Tesaloniko
Tesaloniko | ||
greke: Θεσσαλονίκη Thessaloniki | ||
urbo | ||
Vido al moderna parto de Tesaloniko de Malnova Urbo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Θεσσαλονίκη | ||
Lando | Grekio | |
---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | |
Regiono | Meza Makedonio | |
Provinco | Tesaloniko | |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Helena civilizo | |
Situo | Tesaloniko | |
- koordinatoj | 40° 38′ 00″ N 22° 57′ 00″ O / 40.63333 °N, 22.95000 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 250 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 111,703 km² (11 170,3 ha) | |
Loĝantaro | 786 212 (2005) | |
Denseco | 7 038,41 loĝ./km² | |
Fondo | 315 a.K. | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 53xxx, 54xxx, 55xxx, 56xxx | |
Telefona antaŭkodo | 231-x-xxxxxx | |
Landokodo | GR-54 | |
Aŭtokodoj | NAx-xxxx ĝis NXx-xxxx | |
Situo enkadre de Grekio
| ||
Vikimedia Komunejo: Thessaloniki | ||
Retpaĝo: www.thessaloniki.gr | ||
Tesaloniko (greke: Θεσσαλονίκη / Thessaloníkê en la malnova greka, Thessaloníki en la nuna greka, slave: Солун, Solun, judhispane: סלוניקה, turke: Selânik) aŭ Saloniko estas greka urbo, situante je la fondo de la golfo de Termaiko. Tesaloniko estas la ĉefurbo de la kultura landoparto Makedonio, de la administra regiono Meza Makedonio kaj de la provinco Tesaloniko.
Dum la jaro 2001 Tesaloniko havis 363.987 loĝantojn. Post Ateno ĝi estas la dua plej granda urbo de Grekio.
Rilatoj al Esperanto
Ekde la komenco de la 20-a jarcento ekzistas esperantistoj en la urbo, parte ortodokse kristanaj grekoj, parte sefardaj judoj, parte ankaŭ makedonoj, bulgaroj kaj turkoj. En somero 1976 la 32-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo, kaj ankaŭ post la IJK 1993 en Bulgario la urbo spertis ondon da vojaĝantaj junaj esperantistoj, kiuj post la kongreso de norde venis tra Tesaloniko por vidi la urbon kaj pluvojaĝi al pli sudaj partoj de Grekio.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala reta paĝaro de Tesaloniko (greke kaj angle)
- Goethe-Instituto en Tesaloniko (germane)
- Germana lernejo en Tesaloniko (germane kaj greke)
- La juda muzeo de Tesaloniko (angle)
- saloniki.org Tesaloniko (greke, angle kaj germane)
- Artforumo "Culture Foundation Thessaloníki" (greke, germane kaj angle)