The Aristocats
La Aristokatoj (originala titolo: The Aristocats) estas muzika desegnita filmo de Wolfgang Reitherman ĉe Walt Disney Company. Ĝi videblis publike la unuan fojon la 24-an de decembro 1970.
Intrigo [redakti]
La rakonto okazas en Parizo en la jaro 1910. La herooj de tiu historio estas katino nomata "Dukino" kaj ŝiaj tri katidoj Maria, Berliozo kaj Tuluzo. Pri ili zorgas maljunulino tre riĉa (Sinjorino Adelaide de Bonnefamille), kiu vivas feliĉe kun siaj katoj en granda domo de riĉa kvartalo. La sola alia persono en la domo estas la ĉefservisto, Edgar, viro ŝajne fidela kaj laborema.
Nek Dukino nek ŝia mastrino suspektas ke la ĉefservisto provas mortigi la katojn, ĉar ili estas en antaŭa loko en la testamento de la maljunulino: post ŝia morto la katoj ricevos la heredaĵon. En la okazo ke mortas la katoj, la tuta riĉaĵo irus al la manoj de Edgar.
Iutage la ĉefservisto ilin forlasas fore de ilia hejmo, por ke ili ne povu trovi la vojon reen kaj tiel la maljunulino kredu, ke ili mortis. Sed ili sukcesas reveni al la domo kun la helpo de Tomaso O'Malley, kato antaŭurba (senhejma). O'Malley enamiĝas al Dukino, kaj pro tio decidas helpi ŝin, kvankam li prenas sur sin grandan riskon. Helpas kelkaj amikoj de la vagabondo, ĵazaj muzikistoj.
Ĉefparolantoj [redakti]
- Phil Harris : Thomas "Abraham-De Lacey-Giuseppe-Casey" O'Malley
- Eva Gabor : Duchess (Dukino, parola voĉo)
- Robie Lester : Duchess (Dukino, kanta voĉo)
- Sterling Holloway: Roquefort
- Liz English : Marie
- Dean Clark : Berlioz
- Gary Dubin : Toulouse
- Scatman Crothers : Scat Cat
- Paul Winchell : Siama kato
- Lord Tim Hudson : Angla kato
- Vito Scotti : Itala kato
- Thurl Ravenscroft : Rusa kato
- Hermione Baddeley : "Madame" Adelaïde Bonnefamille
- Roddy Maude-Roxby : Edgar, the butler (servisto) / Trunk Mover (kamionisto)
- Charles Lane : Georges Hautecour, the lawyer (advo-kato)
- Nancy Kulp : Frou-Frou
- Ruth Buzzi : Frou-Frou (kanta voĉo)
- Pat Buttram : Napoléon
- George Lindsey : Lafayette
- Monica Evans : Abigail
- Carole Shelley : Amelia
- Bill Thompson : Uncle Waldo (Onklo Waldo)
- Peter Renaday : Milkman (laktisto)