Thomas Wright (astronomo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thomas Wright
Thomas Wright (astronomer).jpg

Thomas Wright
Persona informo
Nomo Thomas Wright
Dato de naskiĝo 1711
Loko de naskiĝo Byers Green
Dato de morto 1786
Loko de morto Byers Green
Okupo
Aĝo je morto Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <
v  d  r
Information icon.svg

Thomas Wright (naskiĝis en 1711 en Byers Green, mortis en 1786 en Byers Green) estis brita astronomo, matematikisto kaj arkitekto Li estis ankaŭ filozofo, fabrikanto de sciencaj iloj kaj desegnisto de ĝardenoj.

Li estos konata por sia verko "An original theory or new hypothesis of the universe" (Originala teorio aŭ nova hipotezo pri la universo) en kiu li provas klarigi la ŝajnon de la Lakta vojo kaj la formon de nia galaksio.

En lia teorio, la stelamaso kie situas suno estus ĉu relative maldika disko, ĉu sfero kun relative maldika ŝelo. Ni vidas multe pli da steloj, kiam ni rigardas en direkto laŭ la ebeno de la disko, aŭ laŭ la tangenta ebeno de la sfero, ol kiam ni rigardas laŭ perpendikulara direkto.

La teorio pri sfero kun maldika ŝelo da steloj estis de li pli ŝatata, ĉar li tiel imagis ĉiujn stelojn kiel orbitantaj ĉirkaŭ Dio.

Immanuel Kant malvolvigos tiun ideon.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo   angle Lia teorio pri Lakta Vojo
Ekstera ligilo   angle Filozofia interludo