Thurgood Marshall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thurgood Marshall
Persona informo
Thurgood Marshall
Naskonomo Thoroughgood Marshall
Naskiĝo 2-an de julio 1908 (1908-07-02)
en Baltimore
Morto 24-an de januaro 1993 (1993-01-24) (84-jaraĝa)
en Bethesda
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cardioplegia vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lincoln University • Howard University School of Law • Frederick Douglass High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Vivian Burey Marshall • Cecilia Suyat Marshall vd
Infanoj Thurgood Marshall, Jr. • John W. Marshall vd
Profesio
Okupo juĝistoadvokatopolitikistojuristo vd
Laborkampo justicosuverena kortumocivitanaj rajtojafrik-usonano • civil rights vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thurgood MARSHALL (naskiĝis la 2-an de julio 1908, en Baltimoro, Marilando, Usono, mortis la 24-an de januaro 1993, samloke) estis la unua afrik-usona juĝisto de la Usona Supera Kortumo. Li okupis ĉi tiun postenon de 1967 ĝis 1991, kiam li eksiĝis pro malsano.

Li estis edukita en Universitato Howard en Vaŝingtono (diplomiĝis en 1933), havis privatan praktikon en Baltimoro, kaj iĝis advokato por la civitanrajta movado NAACP la sekvan jaron [1]. Ĉi-rilate, li sekvis, interalie, la civilkortuman kazon Brown kontraŭ la lerneja estraro en la jaroj de 1951 ĝis la konkludo de la juĝo en 1954, kie nigruloj ricevis la laŭleĝan rajton al integra edukado kun blankuloj en usonaj lernejoj [2][3].

Li venkis en kelkaj procesoj pri malegalecaj kazoj antaŭ la tribunaloj, iĝis apelacia juĝisto en 1961, kaj iĝis la Generaladvokato de Usono (United States Solicitor General) en 1965. Du jarojn poste, li iĝis juĝisto de la Supera Kortumo[4]. Interalie, li estis parto de la plimulto de 5 juĝistoj kiuj adoptis la plimultan verdikton en Roe v. Wade kaj tiel leĝigis aborton en Usono.

Marshall funkciis kiel juĝisto de la supera kortumo dum la venontaj 24 jaroj, establante klare liberalan rekordon de konstitucia protekto de individuaj rajtoj, precipe la rajtojn de krimsuspektatoj [5].

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • James Rawn.. (2010) Root and branch : Charles Hamilton Houston, Thurgood Marshall, and the struggle to end segregation. New York: Bloomsbury Press.
  • Mary L. Dudziak. (2011) Exporting American Dreams Thurgood Marshall's African Journey. Princeton, N.J: Princeton University Press.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bloch, Susan Low. (1993) “Thurgood Marshall”, Supreme Court Justices: Illustrated Biographies (angle). Washington, DC: CQ Press, p. 476–480. ISBN 978-1-60871-832-0.
  2. Tushnet, Mark V.. (1994) Making Civil Rights Law: Thurgood Marshall and the Supreme Court, 1936–1961. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-508412-2.
  3. Davis, Michael D.. (1992) Thurgood Marshall: Warrior at the Bar, Rebel on the Bench. Secaucas, New Jersey: Carol Publishing Group. ISBN 978-1-55972-133-2.
  4. Tushnet, Mark V.. (1997) Making Constitutional Law: Thurgood Marshall and the Supreme Court, 1961–1991 (angle). New York: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-509314-8.
  5. Marszalek, John F.. (1992) “Marshall, Thurgood”, Encyclopedia of African-American Civil Rights: From Emancipation to the Present. Westport, Connecticut: Greenwood Press, p. 345–347. ISBN 0-313-25011-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]