Tierno Monénembo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Thierno Saïdou Diallo, plej ofte konata kiel Tierno Monénembo (n. en 1947) estas franclingva gvinea romanisto. Li naskiĝis en Gvineo kaj poste vivis en Senegalo, Alĝerio kaj Maroko. Li fine alvenis al Francio en 1973. Monénembo entute verkis ok librojn kaj ricevis la premion Renaudot en 2008

Lia plej sukcesa libro estas verŝajne Pelourinho, kies intrigo situas en Brazilo.

Li estis unu el la afrikaj verkistoj, kiuj estis invititaj al Rŭando post la genocido de 1994, pri kiu li verkis La Plejaĝa Orfo.