Tilototritono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tilototritono
Tylotriton shanjiing
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Ordo: Salamandro Caudata
Familio: Salamandridae
Subfamilio: Pleurodelinae
Genro: Tylototriton
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Emperornewt2.jpg
Emperornewt2

La tilototritono (Tylototriton spp.) estas el la ordo de urodeloj kaj familio de salamandredoj. Sube estas ĝiaj ses specioj: La daljang-a tilototritono (T. Taliangensis) troviĝas en Siĉŭan, Ĉinio. Ĝi havas brunnigran koloron sur la dorso, mandarinan koloron ĉe la malantaŭo de la kapo kaj verukojn sur la korpoflankoj. La ĝenhaj-a tilototritono (T. Chinhaiensis), kun brunnigra dorso kaj 12 verukoj malgrandaj sur la korpoflankoj, loĝas en Ĝenhaj de Ĝeĝjang-provinco, Ĉinio. la andersona tilototritono (T. Andersoni) vivas en Hajnan-insulo. Ĝi estas kun brunnigra dorso, larĝa kaj malalta kilo ĉe la kapoflankoj, 12-16 verukoj sur la korpoflankoj kaj ruĝeta koloro sur verukoj kaj sulketoj de la supraj vostonaĝiloj kaj sen planda elstaraĵo. La nevusa titotritono (T. Asperrimus), kun brunnigra dorso, 12-16 verukoj sur la korpoflankoj, fortika kilo sur la kapoflankoj kaj planda elstaraĵo, troveblas en Gansu, Siĉŭan, Gujĝoŭ, Gŭangdong kaj Gŭangŝji. La veruka tilototritono (T. Verrucosus) de Junnan havas klarajn oranĝkolorajn makulojn sur la dorso, 14-16 tuberajn verukojn kaj oranĝkolorajn dorson, kapflankojn kaj membrojn. La gujĝoŭ-a tilototritono (T. Kweichowensis) vivas en okcidenta Gujĝoŭ. Densaj verukoj vidiĝas sur ĝiaj korpoflankoj. La malantaŭa flanko de la kapo, ungoj kaj piedfingroj estas oranĝkoloraj.

Plimulto de la nomitaj bestoj estas en cilindra formo, kun fortikaj membroj, el kiuj la antaŭaj membroj havas po kvar fingrojn kaj la malantaŭaj kvin fingrojn. Ili moviĝas helpe de svingo de la korpo kaj vosto. Dum naĝado ili alkroĉas la apendicojn al sia korpo. Surtere ili antaŭen moviĝas puŝate de la malantaŭaj membroj. Ilia haŭto estas maldelikata. Ili vivas en malseka loko mobrata de densaj arboj sur la monto. Tage ili sin kaŝas en rokfendoj aŭ sub falintaj folioj kaj iras serĉi nutraĵon nokte. Ili estas karnovoraj. Ili faras internan fekundiĝon. La bestoj enprenas la sperman veziketon en la kloakon. Ili demetas ovon en printempo. La idoj kun eksteraj brankoj kutime vivas en akvo. Ili kreskigas unue la antaŭajn membrojn kaj poste la malantaŭajn sen evidenta metamorfozo.