Tionila bromido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tionila bromido
Plata kemia strukturo de la Tionila bromido
Tridimensia kemia strukturo de la Tionila bromido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Okso-bromido de sulfuro
Kemia formulo
SOBr2
CAS-numero-kodo 507-16-4
ChemSpider kodo 61483
PubChem-kodo 68176
Merck Index 15,9500
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 207,867 g·mol−1
Denseco 2,688g cm−3
Fandpunkto −52 °C
Bolpunkto 68 °C
Refrakta indico  1,6750
Ekflama temperaturo Nebrulema
Solvebleco Akvo:reakcias
Mortiga dozo (LD50) 324 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R14 R20/21 R29 R34
Sekureco S8 S26 S30 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H312, H314, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P264, P271, P280, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+312, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tionila bromidoSOBr2 estas neorganika nebrulema kemia kombinaĵo de oksigeno, bromo kaj sulfuro, senkolora aŭ duonflave oranĝa, fumeganta likvaĵo kun penetranta odoro, analogaĵo de tionila klorido, stabila ĉe media temperaturo, sed kiam varmigita supre de 80 °C ĝi malkomponiĝas en sulfura duoksido, bromo kaj sulfura unubromido[3].

Bromido de tionilo reakcias kun granda nombro da metaloj, metalaj oksidoj, karbonatoj, jodidoj, formiatoj kaj acetatoj por formi anhidrajn metalajn bromidojn. Plejmulto el ĉi-tiuj substancoj komplete reakcias sub media temperaturo, dum aliaj necesas esti varmigitaj al 70 °C por kompletigo de la reakcio.[4] Bromido de tionilo estas solvebla en karbona dusulfido, benzeno, kloroformo kaj karbona kvarklorido.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

tionila klorido+2bromida acidotionila bromido+2klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de tionila bromido per traktado de natria sulfito kun fosfora kvinbromido:

Natria sulfito+fosfora kvinbromido tionila bromido+2fosforila bromido+2 natria bromido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Tionila bromido agas kiel senhidratigagento rilate al ftalata acido:

tionila bromido+ftalata acido ftalata anhidrido+sulfura duoksido+2bromida acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Brominigo de alkoholoj en ĉeesto de tionila bromido: Metanolo reakcias kun tionila bromido por doni bromometanon:[6]

tionila bromido+metanolo bromo-metano+sulfura duoksido+bromida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Tionila bromido reakcias kun acidoj por doni bromidon de la karboksilata acido:

tionila bromido+acetata acidobromido de acetilo+sulfura duoksido+bromida acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

tionila bromido+terc-butanoloterc-butil-bromido+sulfura duoksido+bromida acido

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Bromido de tionilo reakcias kun benzaldehido por formi bromidon de benzilo:

tionila bromido+benzaldehidobenzila bromido+sulfura duoksido+bromida acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]