Tiridato la 3-a (Armenio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baptado al Tiridato la 3-a de Sankta Gregorio la Iluminanto

Tiridato la 3-a (aŭ 4-a) armene Տրդատ Գ estis reĝo de Armenio de 287 al 330 p. K., konata kiel la Granda, sanktulo kaj fondinto de la Armena Apostola Eklezio naskiĝis ĉ. la jaro 280 - kaj mortis en la jaro 330317) estis pranepo de la arsakida reĝo Kosroes la 1-a ( 216/217-252), nevo de Tiridato la 2-a, filo de Kosroes la 2-a (279/280-287). La kronologio de la armenaj reĝoj de la 3-a jarcento estas tre diskutata, ĉar la ĉefa fontindiko estas la romanigita historio de Agathangelos, kiu alvenis al nia epoko pere de kelkaj kontraŭdiraj resumoj kaj miksaĵo de du Kosroes-oj kaj du Tirididates-oj.

Laŭ la historio rakontita de Agathangelos, la juna Tiridato forfuĝis de la sacanidoj kiuj estis invadintaj Armenion sub la ordonoj de Saporo la 1-a (ĉ. la jaro 252) kaj murdinta al lia patro Kosroes. Li iris al Kapadocio, kiu estis regata de la Romia Imperio, kaj tie konatiĝis kun Sankta Gregorio la Iluminanto, filo de Anak, kiu estis implikita en la murdado de lia patro. La princo Tiridato, kiu posedas surperhoman forton, sirvas sub Diokleciano, venkas gotan princon per duelo kaj rekuperas Armenion kie li adoras herezajn gediojn kaj persekutas la kristanismon . Sankta Gregorio la Iluminanto estas turmentita kaj kondamnita morti ĉe tombo (aŭ truo) en kiu restas 15 jarojn, pro neado fari oferon al la diino Anahit. Tiridato, post malsano, estas kuracita de Gregorio kaj kristaniĝas, igante kristanismon la oficialan religion. En330 Tiridato estas venenita de nobeloj kiuj ne akceptis la kristanismon.

Tradicie oni datas la kristaniĝon de Armenio en la jaro 301303, pro kio oni datas la revenon de Tiridato alArmenio en la jaroj 286 aŭ 288. Tamen, la kristaniĝo de Armenio devas esti datita post la nomumado de Gregorio kiel episkopo en 315, do, la entroniĝo de Tiridato devas situi rilate al la paco de Nisibis en 298.

La granda persa reĝo Narses de Armenio, filo de Saporo la 1-a, atakis Armenion en 296 kaj forpelis (aŭ murdis?) sian onklon uzurpinto Tiridato (3-a), kiu en la jaro 287 estis murdinta lian fraton Kosroes la 2-a, patro de Tiridato. La romia armeo, kiu sub ordonoj de la cezaro Galerio Maximianus venis helpi la armenojn, estis venkita de la persoj en Carras (Amiano Marcelino), sed sekvajare Narses estis venkita. Sub romia protektado, Tiridato ekregis la landon. Konsekvence de la paco de Nisibis inter romianoj kaj persoj Armenio perdis kelkajn teritoriojn; sed estis kompensita per teritorioj de Azerbajĝano, sed ĝi devis agnoski la hegemonion de Romio.