Titanic (1997)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Titanic
Fotopiedo
Fotopiedo
Originala titolo Titanic
Originala lingvo angla
Kina aperdato 1997
Daŭro 194 minutoj
Ĝenro romantika dramo
Kameraado Q497075
Reĝisoro(j) James Cameron
Produktisto(j) James Cameron
Scenaro James Cameron
Muziko James Horner
Ĉefrolantoj
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Titanic filmita en la jaro 1997 estas giganta filmo pri granda tragedio, kiu ekscitigas la mondon pli ol naŭdek jarojn. Ties naskon akompanis legendaj malfacilaĵoj, sed ankaŭ grandega klopodo kaj laŭvorte teknikaj mirakloj. Tio estis la plej multekosta el tiutempe filmitaj filmoj. Spektanton revegos Titanic en ĝisnun la plej fidela aspekto kaj unikaj filmeroj de la vera ŝipruino.

La filmo akiris 11 oskarajn aprezojn.

Amokazintaĵo sur fono de la plej granda katastrofo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis grandega kaj luksa. Oni diris pri ĝi en sia fiero, ke ĝi estas nedronigebla. Kiam Titanic estis fornavigacianta al sia unua navigacio, sur ties ferdeko estis ankaŭ malriĉa Jack kaj riĉa Rose. Li gajnis vojaĝbileton en pokero, ŝi havis luigita unu el la plej luksaj vicoj de ĉambroj. Ili travivis komune la plej belajn momentojn de la vivo kaj ili promesis unu al la alia, ke ili jam neniam plu disiros - ĝis tiu fatala nokto, kiam la fiero de homaro kunpuŝiĝis en Norda maro kun glacimonto, kiu sendis Titanic-on senkompate ĝis la fundo. La bela romanco ŝanĝiĝis en furiozan kaj tragikan batalon je la savo. Kiom da tempo restas al ili? Unu horo, eble du...

Dum la filmo, kiu daŭras preskaŭ 200 minutoj, vi travivos amaventuron, nervostreĉan dramon kaj katastrofon.

Maketo de Titanic[redakti | redakti fonton]

Kostoj superis ĉiujn mondajn rekordojn. La filmo kostis du cent milionojn da dolaroj kaj ĝi prenis cent sesdek filmajn tagojn.

La kreintoj de la filmo pli ol kvin jaroj studis arkivojn kaj fotografiojn. Fakkonsilantoj fariĝis Don Lynch kaj Ken Marschall, monde agnoskataj fakuloj por tiu ĉi problemaro. Kiam ili vidis en studio en Meksiko en Rosarito Beach maketon de Titanic konstruita fare de la teamo de cameron, ili onidire havis impreson, ke revenis la tempo. La iluzio estis perfekta. Ĉio en la plej malgrandajn detalojn respondis al modelo.

Meksiko estis elektita kiel loko de filmado pro situo de akvo, tero kaj suno - la movo de suno estis pro aŭtentikeco precipe grava. En areo 16 ha estiĝis grandega rezervujo kun volumeno 64 milionoj da litroj de mara akvo. 236 metroj longa kaj 40 metroj alta repliko de Titanic, konstruita laŭ devenaj planoj kaj nur je dek procentoj malpli granda ol la originalo, estis sidigita en ĝin.

En medio fidele similiganta la veran Titanic-on estas brilaj konvinkemaj videfektoj. Da komputilaj efektoj estas kelkfoje pli ol en filmo de Spielberg Jura parko.

Kulisoj kaj rekvizitoj[redakti | redakti fonton]

Por ke ĉio estu perfekta, Cameron lasis laŭ malnovaj proponoj fari eĉ tiajn detalojn kiel mebloj, tapiŝojglasetoj, el kiuj trinkis vojaĝantoj de la 1-a klaso, littolaĵo, savveŝtoj - simple milojn da objektoj, kiuj kreis maksimume fidindan iluzion.

Subgvide de la plej agnoskataj specialistoj por la historio de Titanic, Cameron kun sia teamo kreis multe pli ol filman scenon. Li kreis grandegan kopion de la ŝipo mem. La internaĵoj kaj la eksteraĵoj estis tralaboritaj kun tia atentemo al detaloj, ke oni neniam rigardos ilin kiel al iaj filmaj kulisoj, tio estas simple Titanic.

Filmado sub la akvo[redakti | redakti fonton]

En la filmo spektanto povas vidi ankaŭ filmerojn el la vera droninta Titanic, kies ruino kuŝas en malvarmegaj akvoj de norda Atlantiko pli ol tri kaj duono de kilometro profunde. Por filmado de la ruino en tiu ĉi profundaĵo Cameron kuigis rusan sciencistan ŝipon Keldyŝ, kiu havas sur ferdeko du el kvin ekzistantajn submarŝipojn kun homekipo, kiuj estas kapablaj tiel profundan mergon (Mir 1 kaj Mir 2). Preskaŭ la tutan monaton la ŝipo estas super la loko, kie Titanic dronis.

Estis necese solvi vicon da teknikaj problemoj. James Cameron volis, por ke kamerao estu ekstere kaj estu pli moviĝema. Sed ekzistis neniu kamerao, kiu eltenus tiel grandan premon. Cameron do kuniĝis kun kompanio Panavision kaj komune ili produktis propran prototipon. La kamerao estis enmetita en specialan ujon el titano kaj lokigita sur moviĝema plataĵo telepriregata el la submarŝipo. Ĝi povis moviĝi ĉirkaŭ la ruino kaj ankaŭ interne. Sed per tiu ĉi speciala kamerao estas sukcese filmeblaj maksimume 12 minutoj da filmo kaj sub la akvo ne eblas enmeti en ĝin pluan filmon.

Tial povis eĉ ne unu filma fenestreto vanigita. La teamo de skafandristoj devis esti prefekte preparita. Ili lasis laŭ ĉiuj atingeblaj dokumentoj fari modelon de la ruino. Ili faris kun ili provojn sur seka loko en densa fumo. La rusaj fakuloj moviĝadis per la maketo de sia submarŝipo precize tiel, kiel ĝi devis alproksimiĝis al la ruino, ĉar ili sciis, kiel ĝi estas gvidebla. Sed denove ili ne sciis filmi, ili ne sciis, kiel oni laboras per la kamerao.

Por akiri ĉiujn bezonajn filmerojn la teamo de Cameron devis mergiĝi al Titanic 12 foje. Ĉiu tia mergiĝo daŭras 16 horojn, nur veni al la fundo daŭras 2 horojn. Al la viroj en la submarŝipo restas nenio alia ol atendi. Tie estas grandega premo. La temperaturo sinkas al punkto de frosto kaj sur la fundo estas absoluta mallumo. Sole lumoj de la submarŝipo malkovras sekretojn, kiuj kuŝas ĉi tie. Cameron detale komunikis kun la submarŝipoj, por ke ĉiu filmero ili preparu kiel eble plej bone. Ili volis akiri tiujn plej bonajn filmerojn. Kaj ili akiris tute unikajn filmerojn. Per okuloj de la kamerao la spektanto venas en lokojn, kiujn neniu ekvidis ekde la jaro 1912.

Simileco de aktoroj[redakti | redakti fonton]

La historiaj figuroj devis aspekti simile kiel sur fotografio, tial la aktoroj estis elektataj ĉefe laŭ iliaj aspektoj. Cameron lokigis en la eventon kvanton de historiaj figuroj. Historiisto Don Lynch diris: "Sufiĉis nur promeni ĉirkaŭ tagmanĝa tablo kaj vi povis diri preskaŭ pri ĉiu, kio li estas, eĉ ne dirinte tion al vi iu."

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/07-08, paĝo 12: Titana tragedio, titanaj profitoj verkita de Wolfgang Kirchstein.