Tivoli (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La iam fama Tivoli-popoldomo en Erfurto

La Popoldomo Tivoli (germane: Volkshaus Tivoli) estas grava socialdemokratia domo en Erfurto, Germanio, ĉe la angulo inter Magdeburga Avenuo kaj August-Bebel-strato; adreso: Magdeburger Allee 4. Ĝi estis hejmo por socialdemokratoj, sindikatanoj kaj anoj de laboristaj societoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la mezo de la 19-a jarcento Erfurto iĝis prospera industria urbo. En 1847 venis la fervojo tien ĉi kaj la iama mezepoka metropolo rapidege iĝis grandurbo. De la fondo de la Germana Imperiestra Regno (1871) ĝis la jaro 1906 la nombro de la enloĝantaro kreskis de 43.000 al 100.000. Granda parto de ili estis laboristoj el la entreprenoj plimultiĝantaj en la nordo kaj en la oriento de la urbo. Post la forigo de la ĉirkaŭfortikaĵo en la 1873-jaro la urbo rapide estis transpasinta la mezepokan kernon. La antaŭurboj laboristaj laŭlonge de la tiamaj stratoj Magdeburger Straße kaj Poststraße finfine ankaŭ antingis la en 1911 erfurtanigitan vilaĝon industrian Ilversgehofen kun la stacidomo (hodiaŭ: Erfurt-Nord).

Porparolanta institucio ĉefa iĝis la Socialdemokratia Partio de Germanio, malŝatita de multaj burĝoj. Ĉefe en la nordo kaj la oriento estiĝis solide enradikita laborista medio kiun gvidis kaj la socialdemokratio kaj la sindikatoj. Estis diversaj klubvesperoj, festoj, tradicioj, celebro de la 1-a majo. La gazeto Thüringer Tribüne, fondita en 1889, estis socialdemokratia taggazeto kaj la Konsum-kookooperativo ebligis malmultekostan butikumadon. Eldonisto de la menciita gazeto estis la tajloro Paul Reißhaus, la t.n. patro de la erfurta socialdemokratio, kiu forpelitis de Berlino en la 1880-a jaro pro la bismarckaj kontraŭsocialismaj leĝoj.

Centro de la prirakontita erfurta socialdemokratia medio estis la domo Tivoli. Ĝi troviĝis perfekte inter la antaŭurboj orienta kaj norda. Post aliaj lokoj la socialdemokratoj fine trovis surloke societan domon kun granda salono. Krome ĝi gastis la Popolan bibliotekon kaj aliajn duonsocialdemokratiajn societojn. Jam ekde 1897 ĝi estis la sidejo de la liberaj sindikatoj ankaŭ. Dum la GDR-tempo ĝi estis kluba domo i.a. de la ŝua kombinumo "Paul Schäfer". Ĉe la hodiaŭa buroo-domo, kies stukaĵoj iam estis multegaj, nur la enskribego TIVOLI atestas la iaman funkcion. Sed post 1945 multaj stratnomoj tie ŝanĝiĝis kaj la stratoj eknomitis por reprezentantoj de la laborista movado kaj ne plu por prusiaj generaloj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Steffen Raßloff: 100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten. Mit Fotografien von Sascha Fromm (Thüringen Bibliothek. Bd. 11). Essen 2013. Artikolo legeble tie ĉi surrete

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tivoli (Gotha)