Tobias Pfeifer-Helke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tobias PFEIFER-HELKE (naskiĝinta en 1971 en Rodewisch) estas germana arthistoriisto kaj muzea rektoro. Ekde la 1.2.2019 li estas estro de la Fondaĵo Kastelo Friedenstein en Gotao.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj inter 1991 kaj 1997 de arthistorio, mezepoka kaj nova historio kaj arĥeologio ĉe Universitato Marteno Lutero de Halle-Wittenberg, Teknologia universitato Dresdeno kaj Universitato de Lepsiko li doktoriĝis en la jaro 2006-a. Inter 2005 kaj 2006 li estis scienca helpanto ĉe Kunsthalle (Hamburgo). Inter 2006 kaj 2010 li estis fakulo helpa ĉe Universitato de Berno. Inter 2011 kaj 2014 li gvidis projektojn kaj science kunlaboradis ĉe la kuprogravuraĵkabineto de la Ŝtataj artkolektoj dresdenaj. Tie li transprenis unuafoje verajn estradajn funkciojn. En 2014 li iĝis kustodo kaj vica sekciestro de la Ŝtata muzeo de Schwerin.

Kiel direktoro de Fondaĵo Friedenstein li posteulis la arthistoriiston Martin Eberle. Okaze de la ekdeĵoro li substrekis la gravegan rolon de la kolektoj gotaaj.[1].

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Natur und Abbild, Johann Ludwig Aberli und die Schweizer Landschaftsverdute, Schwabe Verlag, Basel 2011, ISBN 978-3-7965-2718-0
  • Die Koloristen. Schweizer Landschaftsgraphik von 1766 bis 1848, Deutscher Kunstverlag Berlin-München 2011, ISBN 978-3-422-07047-9
  • Die Malerei ist weiblich – Friederike Juliane von Lisiewska, kun Bärbel Kovalevski, Ausstellungskatalog des Staatliche Museums Schwerin/Ludwigslust/Güstrow, Deutscher Kunstverlag Berlin-München 2017, ISBN 978-3-422-07451-4

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Sammlungen sind so vielfältig, dass man zu Recht behaupten kann – die Welt ist in Gotha zu Hause. Ich möchte mich insbesondere für das internationale Bekanntwerden der Gothaer Sammlungen einsetzen. Citite laŭ TA, 2018

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thüringer Allgemeine (Conny Möller): Gotha: Tobias Pfeifer-Helke wird neuer Stiftungsdirektor, Erfurt, 21.11.2018
  • Thüringer Allgemeine (Peter Riecke): Das barocke Umiversum als zentralen Ort für ganz Thüringen mitdenken, Gotha, 17.10.2019
  • Die Zeit: Digitalisierung, Mumie und Diebesgut: Stiftung Friedenstein, Hamburg, 23.2.2021

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]