Tonino Benacquista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tonino Benacquista, 2008

Tonino BENACQUISTA (naskiĝis la 1-an de septembro 1961 en Choisy-le-Roi, departemento de Val-de-Marne, Francio) estas franca-itala verkisto kaj scenaristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Devenanta el familio de italaj elmigrintoj de la urbo Brocostella, loĝanta en Vitry-sur-Seine, la juna Tonino Benacquista malmulte legas, kaj okupas la pli grandan parton de sia libera tempo rigardanta televidojn seriojn, same kiel Les Incorruptibles [La Nekoruptebluloj]. Li multe referencos ilin en Malavita.

Post interrompo de siaj studoj pri literaturo kaj kino, li sinsekve faras plurajn laboretojn, kiujn li uzas kiel fonto de inspiro por siaj unuaj rezolute nigraj romanoj: nokta akompanisto ĉe litvagonoj: La Maldonne des sleepings, [La misdisdono/madono de la litvagonoj], 1989, (ludvorto en la Franca lingvo inter madono kaj misdisdono), alkroĉisto de pentraĵoj en nuntempa arta galerio: Trois carrés rouges sur fond noir [Tri ruĝaj kvadratoj sur nigra fono], 1990) aŭ monduma parazito: Les morsures de l'aube [La mordoj de la tagiĝo], 1992.

Sed danke al La Commedia des ratés [La komedio de la fuŝuloj], publikigita en 1991, kaj kiuj ricevas tri literaturajn premiojn en la sama jaro, Benacquista pli vaste diskoniĝas de ampleksa publiko. Tiam opcioj pri la rajtoj de siaj romanoj estas prenitaj. La unua adapto de unu el liaj libroj estis La Maldone des sleepings [La misdisdono/madono de la litvagonoj], adaptita en 1994, por televido kaj renomigita Couchettes express [Ekspresaj vagonlitetoj], kun Jacques Gamblin en la ĉefarolo.

Li forlasas portempe la nigran ĝenron en 1997 kiam li publikigis Saga [Sagao], romanon, kio enscenigas 4 scenaristoj, kiuj devas skribi serion da historiaĉoj por kompletigi la kvoton pri la franca kreaĵo de televida ĉeno. Danke al tiu libro, Benacquista eniĝas en la fermitan klubon de la sukcesaj aŭtoroj.

Profitante de sia nova famo, Benacquista diversigas siajn produktaĵojn kaj multobligas projekton: bildstrio kun Jacques Ferrandez (L'Outremangeur [la tromanĝulo], adpatitan al kino en 2002), televidaj scenaroj (peco de Puissance 4 [Potenco 4] ĉe la televida kanalo Francio 3), teatraĵo (Le Contrat [La kontrakto]) kaj aliaj.

Samtempe, Benacquista eniras la kinan mundon. Nicole Garcia helpvokas lin dum la produktado de Place Vendôme [Vendoma Placo] en 1998, por kio li estos konsuldonisto; poste Claude Berri siavice helpvokas lin por kunverki La Débandade [La disfuĝon] en 1999. Por Le coeur à l'ouvrage [Koro por la laboro] de Laurent Dussaŭ, aperinta en 2000, Benacquista sole ekigas al la scenaro, kio rakontas la historion de aktoroj, de produktoroj, kaj de teknikistoj de iksaj-filmoj, kiuj decidas asociiĝi por fari grandan publikan filmon. Li kunaŭtoras samjare la scenaron de la telefilmo Les faux fuyants [La pretekstoj], adpatita de la romano de Françoise Sagan, kaj eĉ ludas roleton.

La konsekraĵo okazas en 2001 pro adapto al kino de Les morsures de l'aube [La mordoj de la tagiĝo], samjare enscenigita de Antoine de Caunes. La saman jaron, li verkas kun Jacques Audiard la scenaron de Sur mes lèvres [Sur miaj lipoj], kiu ricevos Cezar-premio de la plej bona scenaro kelkajn monatojn poste.

En 2001, Benacquista publikigas Quelqu'un d'autre [Iu alia], la historion de du perdaĉitaj tridekjaruloj, kiuj sekvede veto sin devontigas ŝanĝi sian vivanmanieron post tri jaroj kaj ĉiu iĝi, tiu kiun ili ĉiam revis esti. Nova sukceso recenze kaj publike. Samjare publikiĝas Tout à l'ego [Ĉio al egoo / Ĉio al kloako] (ludvorto en la franca lingvo inter ego kaj kloako), novelaro kiu estos samsukcesa. La unua novelo de la libro, La boîte noire [La nigra skatolo] estas kine adaptita en 2004 fare de Richard Berry.

La antaŭlasta libro Malavita [Fivivo], publikigita en 2004, estas okazo reveni al nigra ĝenro, ne senhumore. La romano rakontas la aventurojn de mafia familio en Novĵerzejo devigita instaliĝi en Normandion sekve de la pento de la patro, kies kapo prezanonciĝis. Malavita estas unu el la nomoj de la mafio en Italio. Tiu libro ricevas sekvon en 2008, Malavita encore [Fivivo denove].

Samjare, li kunautoras la scenaron de De battre mon coeur s'est arrêté [Bati mia koro haltis] fare de sia amiko Jacques Audiard. Inspirita de Mélodie pour un tueur (Fingers) [Melodio por mortigisto (Fingroj)] fare de James Toback (kiu estas pli ol nova versio], la filmo ricevas multajn Cezar-premiojn en 2006, el kiuj tiu de la plej bona filmo kaj tiu de la plej bona adapto.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Romanoj
  • Epinglé comme une pin-up dans un placard de G.I. [Alpinglita kiel afiŝulino en murŝranko de usona militisto], Fleuve Noir, 1985
  • La Maldonne des sleepings, [La madono de la litvagonoj], Gallimard, 1989
  • Trois carrés rouges sur fond noir [Tri ruĵaj kvadratoj sur nigra fono], Gallimard, 1990
  • La Commedia des ratés [La komedio de la fuŝuloj], Gallimard, 1991
  • Les morsures de l'aube [La mordoj de la tagiĝo], Rivages, 1992
  • Saga [Sagao], Gallimard, 1997
  • Quelqu'un d'autre [Iu alia], 2001
  • Malavita [Fivivo], Gallimard, 2004
  • Le serrurier volant, [La fluganta / ŝtelanta seruristo], ilustrita novelo, Estuaire, 2006, kun Jacques Tardi
  • Malavita encore [Fivivo denove], Gallimard, 2008
Noveloj
  • La machine à broyer les petites filles [La maŝino por dispreni knabinetojn], novelaro, Rivages, 1999
  • Tout à l'ego [Ĉio al egoo / Ĉio al kloako], novelaro, Gallimard, 2001, renomita La boîte noire et autres nouvelles [La nigra skatolo kaj aliaj noveloj] dum sia apero en la kolekto Folio
Bildstrioj
  • L'Outremangeur [La tromanĝulo], bildstrio, Gallimard Futuropolis, 2000
  • Dieu n'a pas réponse à tout (mais Il est bien entouré) [Dio ne havas respondon pri ĉio (sed Li estas bone helpita)], bildstrio, Dargaud, 2007, kun Nicolas Barral
Scenaroj
  • 1987: La souris noire [La nigra muso], televidserio, adaptita de la romanoj por infanoj de la samnoma kolekto (1 epizodo)
  • 1994: Couchettes express [ekspresaj vagonlitetoj] (televidaĵo) de Luc Béraud, laŭ La Maldonne des sleepings [La misdisdono/madono de la litvagonoj]
  • 1999: La Débandade [La disfuĝo] de Claude Berri, kunverkita de Claude Berri kaj Arlette Langmann
  • 2000: Les faux-fuyants [La pretekstoj] (televidaĵo) de Pierre Boutron, kunverkita de la reĝisoro kaj adaptita de la romano de Françoise Sagan
  • 2001: Le plafond [La plafono] de Mathieu Demy (kurta filmo), kunverkita de la reĝisoro
  • 2001: Les morsures de l'aube [La mordoj de la tagiĝo] de Antoine de Caunes, laŭ romano de T Benacquista
  • 2003: L'Outremangeur [La tromanĝulo] de Thierry Binisti, kunscenaristo, laŭ samnoma bildstrio de T Benacquista
  • 2005: De battre mon coeur s'est arrêté [Bati mia koro haltis], scenaro kunverkita de Jacques Audiard
  • 2005: La boîte noire [La nigra skatolo] de Richard Berry, adpatita de samnoma novelo de T Benacquista
  • 2006: Crime [Krimo] de Manuel Pradal, kunverkita de la reĝisoro
  • 2006: Les disparus [La malaperintaj] de Jacques Audiard kunverkita de la reĝisoro
Teatraĵo
  • Un contrat [Kontrakto], psikanaliza vakerfilmo el du aktoj kaj epilogo, Gallimard
Porinfanaj romanoj
  • Impossible n'est pas français [Neebla ne estas franca], kolekto Souris noire (Syros)
  • Victor Pigeon [Viktoro Kolombo], kolekto Souris noire (Syros)
Aktoradoj
  • Manège [Karuselo / Intrigo], de Jacques Nolot, kurta filmo (1986)
  • Messieurs les enfants [Sinjoroj knaboj] de Pierre Boutron (1997): ĉefprigardisto
  • Le coeur à l'ouvrage [Koro por la laboro] de Laurent Dussaux (2000): tatuisto


Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Trois carrés rouges sur fond noir [Tri ruĝaj kvadratoj sur nigra fono]: Trofeo 813 pri la plej bona romano de 1990
  • La Commedia des ratés [La komedio de la fuŝuloj]: premio Enigmo de la kritikoj; Granda premio de la krimromana literaturo; Trofeo 813 pri la plej bona romano de 1991
  • Saga [Sagao]: Granda premio de la legantinoj de Elle [Ŝi] de 1998
  • Quelqu'un d'autre [Iu alia]: Granda premio RTL - Lire [Luksemburga radio kaj televido - Legi] de 2002; Premio Marguerite Puhl-Demange; Premio de la 7a arto
  • Sur mes lèvres [Sur miaj lipoj]: César premio de la plej bona scenaro
  • De battre mon coeur s'est arrêté [Bati mia koro haltis]: Cesar premio de la plej bona adapto


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Retejo pri Tonino Benacquista, franclingva ([1])