Tradicia scio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tribaj altlernejoj konservas kaj pludonas kaj ĝeneralan scion kaj, per dungado de komunumaj Aĝestroj, tradician indiĝenan scion. (Leech Lake Tribal College, Minesoto)

Tradicia scio (TK), indiĝena scio (IK),[1] popolscio, kaj loka scio ĝenerale rilatas al sciosistemoj enkonstruitaj en la kulturtradicioj de regionaj, indiĝenaj, aŭ hejmkomunumoj.[2]

Tradicia scio inkludas specojn de scio pri tradiciaj teknologioj de areoj kiel ekzemple vivtenaĵo (ekz. iloj kaj teknikoj por ĉasadoagrikulturo), akuŝistino, etnobotaniko kaj ekologia scio, tradicia medicino, ĉiela navigacio, metiokapabloj, etnoastronomio, klimato, kaj aliaj. Tiuj sistemoj de scio estas ĝenerale bazitaj sur amasiĝoj de empiria observado kaj sur interagado kun la medio.

En multaj kazoj, tradicia scio estis pludonita dum generacioj de persono al persono, kiel parola tradicio. La Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo (MOIP) kaj la Unuiĝintaj Nacioj (UN) inkluzivas tradiciajn kulturajn esprimojn (TCE) en siaj respektivaj difinoj de indiĝena scio. Tradiciaj sciosistemoj kaj kulturaj esprimoj ekzistas en la formoj de kulturo, rakontoj, legendoj, folkloro, ritoj, kantoj, kaj leĝoj,[3][4][5] lingvoj, kantolinioj, danco, ludoj, mitologio, dezajnoj, bildarto kaj arkitekturo.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Loovers, Jan Peter Laurens. (2021) Reading Life with Gwich'in: An Educational Approach. London: Routledge. ISBN 978-1032082462.
  2. Cultural heritage and new media: A future for the past. Alirita 2019-12-05.
  3. Kala, C.P. (2012) Traditional ecological knowledge and conservation of ethnobotanical species in the buffer zone of Pachmarhi Biosphere Reserve, Madhya Pradesh. Indian Institute of Forest Management, Bhopal, Madhya Pradesh. 194 pp
  4. Turner, N. J., Ignace, M. B., & Ignace, R. (2000). Traditional ecological knowledge and wisdom of aboriginal peoples in British Columbia. Ecological applications, 10(5), 1275-1287
  5. Kala, C.P. (2004). Studies on the indigenous knowledge, practices and traditional uses of forest products by human societies in Uttaranchal state of India. G.B. Pant Institute of Himalayan Environment and Development, Almora, India. 82 pp.
  6. (2018) Indigenous Knowledge: Issues for Protection and Management: Discussion paper, Commissioned by IP Australia and the Department of Industry, Innovation and Science, Commonwealth of Australia.