Traktato de Laŭzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato de Lausanne en 1923 estis la lasta traktato rilate al la unua mondmilito. Ĝin subskribis Turkio, aliflanke Britio, Francio, Italio, Japanio, Grekio, Rumanio kaj la Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj. La subskribon antaŭis sepmonata konferenco kaj la traktato estis subskribita la 24-an de julio 1923 en la svislanda Lausanne.

La traktato rekonis faktajn limojn de Turkio, Turkio abdikis pri la fruaj arabaj provincoj, rekonis regpotencon de Britio super Kipro, posedrajtojn de Italio pri la Dodekanisos-insuloj. La entento retiris la postulon pri aŭtonomio por la kurdoj kaj teritoriajn allasojn al Armenio.

La venkitaj potencoj ne postulis interes-sferojn en Turkio, ne limigis la turkajn financajn aferojn kaj la turkajn armeajn fortojn. Oni deklaris libere vetureblaj ŝipvojoj (por ĉiuj nacioj) la markolojn inter la Egea maro kaj la Nigra maro.