Tramtransporto en Bytom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Bytom
Tramo Konstal 116Nd
Tramo Konstal 116Nd
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Bytom
 Pollando
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 1894
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 53,022 km
Nombro de linioj 8
Nombro de stacioj 50
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Tramwaje Śląskie
vdr

Tramtransporto en Bytom (pole Tramwaje w Bytomiu) estas elemento de la tramtransporto en kunurbaĵo de Supra Silezio, kiu funkcias en Bytom ekde 1894. La tramreto ligas la distriktojn Bobrek, Łagiewniki, Rozbark, Stroszek-Dąbrowa Miejska, Szombierki kaj Śródmieście, kaj en la pasinteco tiu reto atingis ankaŭ la sekvajn distriktojn: Karb, Miechowice kaj Stolarzowice.

Tiu ĉi reto apartenas al "Tramwaje Śląskie". Ĝi havas radian karakteron kun sia koncentriĝo sur placo Sikorski, de kie la linioj iras en ses direktojn. En Bytom troviĝas deponejo, kiu apartenas al Komunikadistrikto n-ro 3 de Tramwaje Śląskie.


Mapo


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]