Transskribo de la japana lingvo en Esperanton

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu metodo temas pri la transskribo de la japana lingvo en la Esperantan alfabeton, ĉefe uzata por la tradukado de ejaj kaj aĵaj nomoj de Japanaj nomoj. Ne uzu la tablon sed uzu ĝenerale Hepburn-sistemon por personoj, entreprenoj, varomarkoj k.c.

La celo de tiu ĉi paĝo estas ne starigi metodon de transskribo de la Japana en Esperanton, nek reguli transskribon en la Esperanta vikipedio sed nur klarigi metodon de transskribo de la Japana en Esperanton, uzatan en Japanio kaj Esperantio.

Enhavo

[redakti] Resumo

Ekzistas du konataj transskribadoj de la Japana en Latina alfabeto: Hepburn kaj Kunrei. Dume, ne ekzistas sistema metodo transskribi de la japana lingvo en Esperanton. Iuj tabeloj de transskribo estas prezentataj sur TTT-ejo, sed ili estas ne komunaj.

Tiu ĉi paĝo prezentas unu el metodoj de transskribo, ĝi povus konflikti kontraŭ aliaj manieroj. La japana esperantisto Ossaka Kenji uzis unikan metodon por sia nomo. Se vi uzus la konvencian tablon por transskribi lian nomon, vi akirus "Osaka Kenĵi", kaj se vi uzus la realprononceman tablon, vi akirus "Osaka Kenĝi".

[redakti] Konvencia tabelo por transskribo de la japana en Esperanton

Plejparto el la lernolibroj pri Esperanto en la japana lingvo eldonataj en Japanio havas tabelon por prezenti sonojn de Esperanto. Ili provizas tabelon transskribi la japanan en Esperanton. Eĉ se ĝi estas iom nekompleta kaj mankas detala metodo skribi korekte, ĝi estas utila por Japanaj esperantistoj ĉar ili scias la tablon pro lernolibro.

[redakti] Trajtoj

Tabelo prezenti sonojn de Esperanto en lernolibroj ne havas detalajn metodojn por transskribi de la Japana en Esperanton precipe pri silabfina n, duoblaj konsonantoj kaj longaj vokaloj. Pro tio, praktikaj uzoj de la transskribo varias jene. La variecoj estas influataj pro Hepburn- kaj Kunrei-sistemo.

La konvencia transskribo baziĝas je Esperanta fonologio, enhavas "malstabilan" konsonanton por la moderna Japana lingvo, ĝi pli ĝuste trafas la veran japanan sonon. Ĝi ignoras iom sono-diferencojn ĵi kaj ĝi, zu kaj dzu, hi kaj ĥi kc. Tamen oni malofte serioze traktas ĝin ĉar la sama temo ekzistas en Hepburn-sistemo.

[redakti] Duobla konsonanto

La litero っ / ッ (malgranda つ = sokuon) ne estas transskribita mem, sed indikita per duobligo de la sekvanta konsonanto. Ekz. Sapporo.

Laŭ Hepburn-sistemo: (trajto en Hepburn-a sistemo)

  • c → tc (ts → tts)
  • ĉ → tĉ (ch → tch)
  • ŝ → sŝ (sh → ssh)

Laŭ Kunrei-sistemo: (trajto en Kunrei-sistemo)

kunrei-sistemo ĉiam rimarkeblas pro duobligo de konsonantoj.
  • c → cc (t → tt)
  • ĉ → ĉĉ (ty → tty)
  • ŝ → ŝŝ (sy → ssy)

[redakti] Silabfina n

Silabfina n (ン) estas skribata kiel n. Laŭ Hepburn-sistemo

  • Silabfina n estas skribata kiel n antaŭ konsonantoj sed kiel n' (kun apostrofo) aŭ - antaŭ vokaloj kaj j. Ĝi estas skribata kiel m antaŭ aliaj labialaj konsonantoj. t.e. b, m kaj p.

Laŭ Kunrei-sistemo

  • Silabfina n estas skribata kiel n antaŭ konsonantoj sed kiel n' (kun apostrofo) antaŭ vokaloj kaj j.

[redakti] Longaj vokaloj

Kavankam Esperanto ne havas signojn por montri longajn vokalojn, nur en transskribo oni foje uzas diakritajn signojn. Jen estas varieco de indiko de la longaj vokaloj. とうきょう

  • Tōkjō : indikas per makronoj. Ĝi devenas el Hepburn-sistemo.
  • Tokjo : tute ne indikas.
  • Tôkjô : indikas per cirkumfleksoj.
  • ToukjouToŭkjoŭ: skribata uzante kana-literumon, longa o kiel ou, oŭ aŭ oo (laŭ la kana) kaj longa u kiel uu.
  • Tookjoo: skribata per duobligo de la longaj vokaloj.

[redakti] Por Hiragana

a i u e o (ja) (ju) (jo)
ka ki ku ke ko きゃ kja きゅ kju きょ kjo
sa ŝi su se so しゃ ŝa しゅ ŝu しょ ŝo
ta ĉi cu te to ちゃ ĉa ちゅ ĉu ちょ ĉo
na ni nu ne no にゃ nja にゅ nju にょ njo
ha hi fu he ho ひゃ hja ひゅ hju ひょ hjo
ma mi mu me mo みゃ mja みゅ mju みょ mjo
ja ju jo
ra ri ru re ro りゃ rja りゅ rju りょ rjo
わ ŭa ゐ ŭi ゑ ŭe を ŭo
n
ga gi gu ge go ぎゃ gja ぎゅ gju ぎょ gjo
za ĵi zu ze zo じゃ ĵa じゅ ĵu じょ ĵo
da (ĝi) (zu) de do ぢゃ (ĝa) ぢゅ (ĝu) ぢょ (ĝo)
ba bi bu be bo びゃ bja びゅ bju びょ bjo
pa pi pu pe po ぴゃ pja ぴゅ pju ぴょ pjo

Ruĝaj literoj estas elmodiĝintaj en moderna Japana lingvo.

[redakti] Por norma Katakana

ア a イ i ウ u エ e オ o ヤ ja ユ ju ヨ jo
カ ka キ ki ク ku ケ ke コ ko キャ kja キュ kju キョ kjo
サ sa シ ŝi ス su セ se ソ so シャ ŝa シュ ŝu ショ ŝo
タ ta チ ĉi ツ cu テ te ト to チャ ĉa チュ ĉu チョ ĉo
ナ na ニ ni ヌ nu ネ ne ノ no ニャ nja ニュ nju ニョ njo
ハ ha ヒ hi フ fu ヘ he ホ ho ヒャ hja ヒュ hju ヒョ hjo
マ ma ミ mi ム mu メ me モ mo ミャ mja ミュ mju ミョ mjo
ラ ra リ ri ル ru レ re ロ ro リャ rja リュ rju リョ rjo
ワ ŭa ヰ ŭi ヱ ŭe ヲ ŭo
ン n
ガ ga ギ gi グ gu ゲ ge ゴ go ギャ gja ギュ gju ギョ gjo
ザ za ジ ĵi ズ zu ゼ ze ゾ zo ジャ ĵa ジュ ĵu ジョ ĵo
ダ da ヂ (ĝi) ヅ (zu) デ de ド do ヂャ (ĝa) ヂュ (ĝu) ヂョ (ĝo)
バ ba ビ bi ブ bu ベ be ボ bo ビャ bja ビュ bju ビョ bjo
パ pa ピ pi プ pu ペ pe ポ po ピャ pja ピュ pju ピョ pjo

Ruĝaj literoj estas elmodiĝintaj en moderna Japana lingvo.

[redakti] Por etenda Katakana

Tiuj estas ĉefe uzataj por prezenti la sonojn en vortoj de aliaj lingvoj. Plejparto el ili estas ne formale normigitaj kaj iuj estas tre malofte uzataj.

イェ je
ウィ ŭi ウェ ŭe ウォ ŭo
ヷ va ヸ vi ヹ ve ヺ vo
ヴァ va ヴィ vi ヴ vu ヴェ ve ヴォ vo
シェ ŝe
ジェ ĵe
チェ ĉe
ティ ti トゥ tu
テュ tju
ディ di ドゥ du
デュ dju
ツァ ca ツェ ce ツォ co
ファ fa フィ fi フェ fe フォ fo
フュ fju

[redakti] Klarigo pri la uzo de esperantaj literoj por indiki la japanan prononcon proksime al la reala prononco

Jen estas Klarigo pri la uzo de esperantaj literoj por indiki la japanan prononcon pli proksime al la reala prononco ol la konvencia metodo. Ĝi konsideras sono-diferencojn inter ĝi kaj ĵi, zu kaj dzu (t.n. Jocugana 四つ仮名), h kaj ĥ, kaj senvoĉajn vokalojn, diftingojn. Ĝi ebligas provizi pli realan prononcon ol la konvencia metodo.

Tamen, la realprononcema tabelo enhavas malstabilecon pli ol konvencia tabelo, do ĝi perdas unuecon en transskribaĵoj laŭ uzantoj.

[redakti] Diftongoj

Kelkfoje pli bonas transskribi "i" en Esperanton kiel "j", precipe post la vokaloj "a", "e" "o" t.e."ai", "ei", "oi" , ĉar "ai", "ei", "oi" estas ofte elparolitaj en la japana kiel diftongoj "aj", "ej", "oj" ne kiel du silaboj. Tamen oni elparolas kiel du silaboj en malrapida elparolo. Uzu diftongon aŭ du silabojn laŭ via interpreto.

  • ai → aj
  • ei → ej
  • oi → oj
  • ui → uj
  • au → aŭ
  • eu → eŭ
  • ou → oŭ

[redakti] Konsonantoj

Uzu la literojn ĝ kaj ĵ kondiĉe de ĝia pozicio por じ kaj ぢ. Vortkomence, post sokuon kaj silabfina n oni uzu ĝ, sed ene de vorto, precipe post vokalo, oni uzu ĵ.

Uzu la literojn zu kaj dzu kondiĉe de ĝia pozicio por ず kaj づ. Vortkomence, post silabfina n, oni uzu dzu, sed en aliaj pozicioj uzu zu.

  • Kazu (nombro) かず
  • Manazuru (Blanknuka gruo)まなづる
  • Dzuke づけ
  • Dzumen (desegnaĵo) ずめん

[redakti] Duoblaj konsonantoj

La litero っ / ッ (malgranda つ = sokuon) ne estas transskribita mem, sed indikita per duobligo de la sekvanta konsonanto. Ekz. Sapporo.

  • c → tc
  • ĉ → tĉ
  • ĝ → dĝ
  • ŝ → ŝŝ

[redakti] Silabfina n

Silabfina n (ン) estas skribata kiel n.

  • Silabfina n estas skribata kiel n antaŭ konsonantoj sed kiel n' (kun apostrofo) aŭ - antaŭ vokaloj kaj j. Ĝi estas skribata kiel m antaŭ aliaj labialaj konsonantoj. t.e. b, m kaj p.

[redakti] Longaj vokaloj

  • La longaj vokaloj estas montrataj per makrono ekz. longa o estas skribata ō.

[redakti] Senvoĉaj vokaloj

Oni ĝenerale elparolas laŭfonetike, sed foje elparolas vokalojn senvoĉe. Precipe i kaj u inter senvoĉaj konsonantoj aŭ post senvoĉaj konsonantoj emas iĝi senvoĉaj vokaloj. Uzu tion laŭ via interpreto.

  • Kiku → Kku きく
  • Kita → Kta きた
  • arimasu → arimas あります
  • Kaŝi → Kaŝ かし
あ ア a い イ i う ウ u え エ e お オ o や ヤ ja ユ ゆ ju よ ヨ jo
か カ ka き キ ki く ク ku け ケ ke こ コ ko きゃ キャ kja きゅ キュ kju きょ キョ kjo
さ サ sa し シ ŝi す ス su せ セ se そ ソ so しゃ シャ ŝa しゅ シュ ŝu しょ ショ ŝo
た タ ta ち チ ĉi つ ツ cu て テ te と ト to ちゃ チャ ĉa ちゅ チュ ĉu ちょ チョ ĉo
な ナ na に ニ ni ぬ ヌ nu ね ネ ne の ノ no にゃ ニャ nja にゅ ニュ nju にょ ニョ njo
は ハ ha ひ ヒ ĥi ふ フ fu へ ヘ he ほ ホ ho ひゃ ヒャ hja ひゅ ヒュ hju ひょ ヒョ hjo
ま マ ma み ミ mi む ム mu め メ me も モ mo みゃ ミャ mja みゅ ミュ mju みょ ミョ mjo
ら ラ ra り リ ri る ル ru れ レ re ろ ロ ro りゃ リャ rja りゅ リュ rju りょ リョ rjo
わ ワ ŭa ゐ ヰ ŭi ゑ ヱ ŭe を ヲ ŭo
ん ン n
が ガ ga ぎ ギ gi ぐ グ gu げ ゲ ge ご ゴ go ぎゃ ギャ gja ぎゅ ギュ gju ぎょ ギョ gjo
ざ ザ za じ ジ ĝi / ĵi ず ズ zu / dzu ぜ ゼ ze ぞ ゾ zo じゃ ジャ ĝa / ĵa じゅ ジュ ĝu / ĵu じょ ジョ ĝo / ĵo
だ ダ da ぢ ヂ (ĝi) / (ĵi) づ ヅ (zu) / (dzu) で デ de ど ド do ぢゃ ヂャ (ĝa) / (ĵa) ぢゅ ヂュ (ĝu) / (ĵu) ぢょ ヂョ (ĝo) / (ĵo)
ば バ ba び ビ bi ぶ ブ bu べ ベ be ぼ ボ bo びゃ ビャ bja びゅ ビュ bju びょ ビョ bjo
ぱ パ pa ぴ ピ pi ぷ プ pu ぺ ペ pe ぽ ポ po ぴゃ ピャ pja ぴゅ ピュ pju ぴょ ピョ pjo
イェ je
ウィ ŭi ウェ ŭe ウォ ŭo
ヷ va ヸ vi ヹ ve ヺ vo
ヴァ va ヴィ vi ヴ vu ヴェ ve ヴォ vo
シェ ŝe
ジェ ĝe / ĵe
チェ ĉe
ティ ti トゥ tu
テュ tju
ディ di ドゥ du
デュ dju
ツァ ca ツィ ci ツェ ce ツォ co
ファ fa フィ fi フェ fe フォ fo
フュ fju

Ruĝaj literoj estas elmodiĝintaj en moderna Japana lingvo.

[redakti] Ekzemplaj vortoj skribataj laŭ diversaj transskribaj sistemoj

Esperanto Japane Hiragana Transskribo
Konvencia Tabelo
(ekzemplo)
Proksima al reala prononco
(ekzemplo)
Reviziita Hepburn Kunrei-shiki Nihon-shiki
Romaj literoj (Latina alfabeto) ローマ字 ろーまじ rōmaĵi rōmaĵi rōmaji rômazi rômazi
Fuĵi-Monto 富士山 ふじさん Fuĵisan Fuĵisan Fujisan Huzisan Huzisan
speco de Verda Teo 抹茶 まっちゃ matĉa/maĉĉa matĉa matcha mattya mattya
prefekto 知事 ちじ ĉiĵi ĉiĵi chiji tizi tizi
mallongiĝi 縮む ちぢむ ĉiĵimu ĉiĵimu chijimu tizimu tidimu
daŭri 続く つづく cuzuku cuzuku tsuzuku tuzuku tuduku
tempo 時間 じかん ĵikan ĝikan jikan zikan zikan
ilustrita enciklopedio 図鑑 ずかん zukan dzukan zukan zukan zukan
trajno 列車 れっしゃ resŝa/reŝŝa reŝŝa ressha ressya ressya
dodge ball ドッジボール/ドッヂボール どっじぼーる/どっぢぼーる doĵĵibōru dodĝibōr(u) dojjibōru dozzibôru dozzibôru/doddibôru
lasta poŝtelefono 最新携帯電話 さいしんけいたいでんわ saiŝin keitaidenŭa / kētai- sajŝin kejtajdenŭa / kētaj- saishin keitaidenwa saisin keitaidenwa saisin keitaidenwa
ĉeriza suko サクランボジュース さくらんぼじゅーす sakurambo ĵūsu sak(u)rambo ĝūs(u) sakurambo jūsu sakuranbo zyûsu sakuranbo zyûsu

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj