Travná (Javorník)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Travná
germane Krautenwalde
vilaĝo
Preĝejo de Nemakulita Virgulino Maria
Oficiala nomo: Travná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 63 2010
Situo Travná
 - alteco 485 m s. m.
 - koordinatoj 50° 22′ 26″ N 16° 56′ 05″ O / 50.37389 °N, 16.93472 °O / 50.37389; 16.93472 (mapo)
Plej alta punkto 726
Areo 6,50 km² (650 ha)
Loĝantaro 56 (2021)
Denseco 8,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1296
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 70
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Travná (Javorník)
Portalo pri Ĉeĥio
Travná - paŝtejoj
Travná - paŝtejoj kun preĝejo en fono

Travná (ĝis la jaro 1948 Krutvald, germane Krautenwalde) estas vilaĝo, loka parto de urbo Javorník en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en montaro Riĥleba montaro, 5 km sudokcidente de Javorník sur ŝoseo al pola urbo Lądek-Zdrój. Vivas ĉi tie 56 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Travná estas unuafoje menciita en la jaro 1296. Tiam ĝi nomiĝis Cruthwalde kaj estis en ĝi signifa vojimposto, kiun tenis Boleslao la 1-a Kruda, princo el Świdnica, kvankam pretendigis ĝin Johano la 3-a Romka, la vroclava episkopo. Komence de la 14-a jarcento tenis ĝin Henriko el Valdov, ministerialo de la princo el Świdnica, kaj pli poste ĝi fariĝis parto de burgo Frýdberk (en hodiaŭa Žulová), kiun priregis familio de rabemaj kavaliroj Haugvicoj. En la jaro 1358 la tutan senjorujon aĉetis de ili episkopo Přeclav z Pohořelé kaj alligis ĝin al sia senjorujo kun sidejo sur Jánský Vrch. El ekzistado de forĝejego dokumentita en la jaro 1546 eblas prijuĝi, ke oni ĉi tie minis ferercon.

Pli poste la bieno Travná estis episkopa feŭdo kaj ĝi ofte alternis posedantojn. En la jaro 1748 akceptis la ĉi tiean feŭdon Aŭgusteno grafo Falkenhain kaj antaŭ la jaro 1815 la bienon akiris por unu centjaro familio de grafoj Schaffgotsch-idoj, kiu samtempe tenis la bienon Vlčice: Josef (1767-1851), poste lia filo Franz Anton (†1875), lia filo Rudolf (†1914) kaj fine lia filo Alois, kiu vilaĝon Travná eĉ kun la arbaro en Vlčice vendis en la jaro 1919 al Frída Kutzová, posedantino de senjorujo Bílá Voda.

Al vilaĝo Travná estis en la jaro 1950 alligita Zálesí (antaŭe Valdek), sed ambaŭ vilaĝoj estis post ellandigo de la devenaj germanaj loĝantoj en la jaroj 1945-1946 nur malofte alloĝigitaj kaj en la jaro 1960 ili estis komune alligitaj al urbo Javorník.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869479
1880475
1890440
1900427
1910353
1921403
JaroLoĝantoj
1930438
1950106
1961188
1970114
198077
199143
JaroLoĝantoj
200153
201157
202156

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

blua turisma marko blua, laŭ tiu ĉi turisma marko eblas aliri al belvedero sur monto Borůvková hora.