Tuaregoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuaregoj

La tuaregoj estas etno en Afriko, apartenanta al la berberoj, kies setleja regiono etendiĝas en la dezerto Saharo kaj en la Sahelo. La tuarega lingvo nomiĝas Tamaŝek. Ili vivas de jarcentoj nomade en la regiono de la hodiaŭaj ŝtatoj Malio, Alĝerio, Niĝero, Libio, Maŭretanio, Burkina Faso kaj Niĝerio kaj nombras hodiaŭ proksimume duonan milionon da homoj.

En la pasintaj jaroj ripete okazis insurekcioj de la tuaregoj, kiuj sentas sin malhelpataj daŭrigi sian tradician nomadan vivmanieron.


Eksteraj ligiloj