Tula (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por aliaj signifoj vidu apartigilon Tula


Tula (ruse Тула) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Tula provinco. La urbo estas ĉe rivero Upa (ruse Упа), enfluanto de Okao. En Tula ĝin alfluas rivero Tulica.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 54° 12′ N 37° 36′ O / 54.200 °N, 37.600 °O / 54.200; 37.600 (mapo)Koordinatoj: 54° 12′ N 37° 36′ O / 54.200 °N, 37.600 °O / 54.200; 37.600 (mapo). Kodo de OKATO de la urbo (en 2005) estas 70401. La interurba telefona kodo ekde 2006 estas 4872 (ĝis 2005 estis 0872), la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2005). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.

La urbo estis fondita en jaro 1146. En 1959 la urbo havis 351 mil loĝantojn. En 2002 la urbo havis 481,2 mil loĝantojn.

Tula estas kunligita kun Moskvo per aŭtovojo M2 kaj fervojo. En la urbo estas fervojaj stacioj "Tula-1-Kurskaja" (Moskovskij stacidomo) kaj "Tula-3-Vjazemskaja" (Riĵskij stacidomo).

Fabian Zamenhof, kuzo de L. L. Zamenhof, estis honora civitano de Tula.


Ŝablono:LigoLeginda