Turkmena lingvo
Turkmena lingvo | ||
Türkmençe | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Eastern Oghuz • tjurka lingvaro | ||
Parolata en | Turkmenio | |
Parolantoj | 6,4 milionoj | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Altaja (diskutata) | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Turkmenio | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | tk | |
ISO 639-2 | tuk | |
ISO 639-3 | tuk | |
Glottolog | turk1304 | |
Angla nomo | Turkmen | |
Franca nomo | Turkmène | |
Vikipedio | ||
La turkmena lingvo estas tjurka lingvo, parolata ĉefe en Turkmenio.
Oni uzis antaŭ 1927 la arabliteran skribmarienon, inter 1927-1940 latinan alfabeton, bazitan sur la turka alfabeto (tiam jam latinlitera). Ekde 1940, la turkmenoj de la Sovetunio devis ŝanĝi al la cirila alfabeto. Oni uzas oficiale ekde 1991/1993 la latinan alfabeton, sed ankaŭ la cirila alfabeto, kiu estis oficiala dum la tempo de Soveta Unio estas ankoraŭ iom uzata.
La plej malnova skriba memoraĵo en la turkmena venas el la 14-a jarcento. Komence oni uzis la sudokcidentan dialekton (oguzan), poste la turkmenaj verkistoj ekuzis la sudorientan ĉatagajan dialekton.
La literatura turkmena lingvo elformiĝis en al 18-19-aj jarcentoj.
La hodiaŭa turkmena alfabeto:
a, ä, b, ç, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, ň, o, ö, p, r, s, ş, t, u, ü, w, y, ý, z, ž