Tutslavismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago proponita por la tutslavisma movado en kunveno en Prago en 1848

Tutslavismo estis movado en la meza 19-a jarcento cele al la unueco de ĉiuj slavaj popoloj. Ĉefa enfokusiĝo estis en Balkano kie la sudaj slavoj estis regitaj dum jarcentoj de aliaj imperioj, Bizanca Imperio, Aŭstrio-Hungario, la Otomana Imperio kaj Venecio. Ĝi ankaŭ estis uzita kiel politika ilo de la Rusa Imperio kaj ties posteulo Sovet-Unio, kiuj akiris politik-armean influon kaj kontrolon de ĉiuj slavaj nacioj inter 1945 kaj 1948.