Tver

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Tverj
ruse Тверь
Urbo
Riverbordo de Stepan Razin en Tverj
Blazono
Oficiala nomo: Тверь
Lando Rusio
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Tverja provinco
Distrikto Distrikto Tverj
Historia regiono Supra Volgio
Rivero Volgo, Tverca
Situo Tverja provinco
 - alteco 146 m s. m.
 - koordinatoj 56° 51′ N 35° 55′ O / 56.850 °N, 35.917 °O / 56.850; 35.917 (mapo)
Areo 155,22 km² (15 522 ha)
Loĝantaro 408 877 (2013)
Denseco 2 634,18 loĝ./km²
Unua skriba mencio 1135
Urbestro A.Korzin
Horzono MT (UTC+4)
Poŝtkodo
Kodo 28 401
Vikimedia Komunejo: Tver
Retpaĝo: [1]

Tvero[1]Tverj[2][3] (ankaŭ skribata kiel Tver[4], ruse Тверь) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Tverja provinco kaj adninistra centro de distrikto Tverj. La urbo estas ĉe rivero Volgo kaj ĝia maldekstra alfluanto Tverca.

La interurba telefona kodo estas 0822 (ĝis 2005), 4822 (ekde 2006), la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en 2005).

Nomo

Dum 1931 - 1990 la urbo estis nomata Kalinin (ruse Калинин).

Loĝantaro

En 2013 Tverj havas 408877 loĝantojn.

Loĝantaro de la urbo laŭ jaroj[5]:

Jaro Loĝantaro (miloj)
1811 17,5
1840 17,1
1856 12,9
1863 28,5
1897 53,5
1913 63,0
1914 63,9
1923 83,2
1926 106,2
1931 133,1
1939 216,1
1956 240
1959 261,0
1962 286
1967 318
1970 345,1
1973 377
1976 395
1979 411,5
1982 428
1986 442
1989 450,9
1992 455,6
1996 457,5
1998 457,0
2000 454,9
2001 452,3
2003 408,9
2005 406,7
2006 405,6
2007 405,5
2008 407,3
2010 410,4
2011 403,6
2012 406,9
2013 408,9

Etnoj: rusoj (93%), ukrainoj (1,5%), armenoj (0,8%), arezbajĝananoj (0,8%).

Historio

Laŭ arkeologiaj faktoj loĝloko sur loko de Tverj estis jam en 9-a kaj 10-a jarcentoj. En kompilfonto unua nerekta mencio de Tverj rilatas al 1135-a jaro. En 1181-a jaro en Tverj oni konstruis lignan kremlon. En 1247-a jaro Tverj iĝis centro de dukejo. Unua duko de Tverja dukejo estis fama duko Aleksandro Nevskij. Profita geografia situo kaj alfluo de loĝantaro, kiun mongolaj-tataraj konkerantoj elpremis el aliaj regionoj, kontribuis impetan evoluon de Tverj. En 13-a, 14-a kaj 15-a jarcentoj Tverja dukejo iĝis unu el la plej fortaj dukejoj de Nordorienta Rusio. Dum 2 jarcentoj Tverj konkurencis kun Moskvo, ĝis kiam Tverja dukejo eniris en Moskvan ŝtaton en 1485-a jaro. Tverj en 15-a kaj 16-a jarcentoj estis la plej granda venda kaj metia centro. En 1466-a jaro fama tverja komercisto Afanasij Nikitin komencis sian faman vojaĝon en Baraton, kiun li priskribis en sia fama libro "Iro trans tri marojn". En 17-a jarcento Tverj kelkfoje estis atakita per polaj-litovaj feŭdestroj.

En 1763-a jaro incendio detruis tutan centron de la urbo, forbrulis ligna kremlo. Laŭ ukazo de imperiestrino Katerina la 2-a komenciĝis regula konstruo de la urbo. La urbo ricevis regulan planon, stratoj konstruiĝis per ŝtonaj konstruaĵoj kun unueca fasado.

En dua duono de 19-a jarcento en Tverj okazis sufiĉe granda industria kresko. Por tio kontribuis konstruo de Nikolaa fervojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo en 1851-a jaro.

En 1901-a jaro en Tverj establiĝis unua trama vojo. Establo de la trama vojo okazis je 4 jaroj pli frue ol en Moskvo, kaj je 6 jaroj pli frue ol en Sankt-Peterburgo.

Oni establis sovetan potencon en Tverj sensange la 10 de novembro de 1917-a jaro.

En 1931-a jaro oni ŝanĝis nomon de la urbo. La urbo ricevis novan nomon Kalinin. En 1990-a jaro oni redonis antikvan nomon al la urbo.

Dum Granda patriota milito bataloj en Tverja regiono komenciĝis jam la 5 de julio de 1941-a jaro. La 17 de oktobro de 1941-a jaro germana militistaro okupis la urbon, la 16 de decembro de 1941-a jaro sovetia militistaro liberigis la urbon. Dum bataloj oni detruis 7714 konstruaĵojn kaj pli ol 70 entreprenojn. Tverj estas unua regiona centro, kiun sovetia militistaro liberigis de faŝistoj.

Nun Tverj estas granda industria, kultura kaj kleriga centro. La plej grandaj klerigaj institucioj de Tverj estas Tverja ŝtata universitato, Tverja ŝtata teknika universitato, Tverja ŝtata agrikultura akademio, Tverja ŝtata medicina akademio, milita universitato je nomo de marŝalo Ĵukov. La plej grandaj entreprenoj de Tverj estas “Tverja ekskavatora uzino”, “Kolegaro “Tverja manufakturo”, “Tverja kemia fibro”, Tipografia kombinumo, Tipografia kombinumo de infana literaturo, “Volga bakisto”, “Vagonokonstrua uzino”, uzino “Centrosvar”.

Transporto

En la urbo estas fervoja stacio en linio Moskvo - Sankt-Peterburgo.

Referencoj

  1. KATO Iĉiro "La antikva kaj mezepoka historio de Rusio (2) La Mongola regado" National Institute of Informatics
  2. [http://www.esperanto.mv.ru/Varankin/antauparolo.html Vladimir Varankin kaj lia libro ]
  3. [reu.ru/prenu/rego46k.pdf REGo N 3 (46), junio 2008] Rusia Esperanto-Gazeto
  4. Rusujo survoje al malkresko de sia loĝantaro Le Monde diplomatique
  5. Enciklopedio "Moj gorod" (ruse)