Twiggy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Twiggy
Persona informo
Twiggy
Naskonomo Lesley Hornby
Naskiĝo 19-an de septembro 1949 (1949-09-19) (74-jaraĝa)
en Neasden
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Mountview Academy of Theatre Arts vd
Familio
Edz(in)o Leigh Lawson • Michael Witney vd
Infanoj 1
Profesio
Alia nomo Twiggy vd
Okupo aktoromodelokantisto • teatra aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Damo Lesley Lawson (denaske Hornby; 19a de Septembro 1949) estas angla manekeno, aktorino, kaj kantistino, amplekse konata laŭ sia kromnomo Twiggy. Ŝi estis brita kultura ikono kaj elstara junulina modelo dum la buntaj 1960-aj jaroj en Londono.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Twiggy estis dekomence konata pro sia fajne svelta korpo kaj androgina aspekto konsiderata rezulto el siaj grandaj okuloj, longaj okulharoj, kaj mallonga hararo.[1][2] Ŝi estis nomita "La vizaĝo de 1966" fare de Daily Express[3] kaj voĉdonita kiel Brita Virino de la Jaro.[4] Ĉirkaŭ 1967, ŝi estis manekeno en Francio, Japanio, kaj Usono, kaj estis aperinta sur la kovrilpaĝoj de la gazetoj Vogue kaj The Tatler. Ŝia famo etendiĝis tutmonde.[4]

Post esti manekeno, Twiggy faris sukcesan karieron kiel aktorino de kino, teatro, kaj televido. Ŝia rolo en la filmo The Boy Friend (1971) havigis al ŝi du premiojn Ora Globo. En 1983, ŝi faris sian broadvejan debuton per la muzikalo My One and Only, pri kiu ŝi ricevis nomumon al Premio Tony al la Plej Bonkvalita Aktorino en Muzikalo. Ŝi poste havis sian propran televidan serion, nome Twiggy's People, en kiu ŝi intervjuis famulojn; ŝi ankaŭ aperis kiel juĝisto en la realecprogramo America's Next Top Model. Ŝia membiografio de 1998 nome Twiggy in Black and White eniris en la listo de furorlibroj.[3] Ekde 2005, ŝi estis modelo por Marks and Spencer, plej ĵuse por promocii ilian ĵusan remarkigon, aperante en televidaj reklamaĵoj kaj presitaj amaskomunikiloj, kun Myleene Klass, Erin O'Connor, Lily Cole kaj aliaj.[5] En 2012, ŝi laboris kun desegnistoj de Marks & Spencer por lanĉi altnivelan vestokolekton por la virina branĉo de M&S.[6]

Totale ŝi aperis en 15 filmoj, 25 televidprogramoj, 9 teatraĵoj, publikigis 10 diskalbumojn, kaj 16 unuopaĵojn. Ŝi verkis kvin librojn kaj partoprenis aŭ aperis en aliaj kvin publikaĵoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Twiggy, Twiggy: An Autobiography (1975), (ISBN 978-0-246-10895-1)
  • Twiggy, Twiggy's Guide to Looking Good (1986), (ISBN 978-0-00-636672-0)
  • Twiggy, Twiggy in Black and White (1997), (ISBN 978-0-671-51645-1)
  • Emma Midgley, "London Swings Again With Ossie Clark Show At The V&A" (22a de Julio 2003), Culture24
  • Twiggy, Twiggy: Please Get My Name Right (2004), Word Power Books, (ISBN 9784939102578)
  • Iain R Webb, Bill Gibb: Fashion and Fantasy (2008), foreword by Twiggy, (ISBN 978-1-85177-548-4)
  • Twiggy, A Guide to Looking and Feeling Fabulous Over Forty (2008), (ISBN 978-0-7181-5404-2)
  • The Model as Muse: Embodying Fashion, Metropolitan Museum of Art, May–August 2009
  • Twiggy: A Life in Photographs, Terence Pepper, Robin Muir, and Melvin Sokolsky (2009), (ISBN 978-1-85514-414-9)
  • Twiggy: A Life in Photographs, National Portrait Gallery (2009–2010)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Best Models of All Time: #7 Twiggy Harper's Bazaar.
  2. Roberts, Yvonne. "Twiggy's wrinkles", The Guardian, 2a de Novembro 2005.
  3. 3,0 3,1 Twiggy – The Official Site. Twiggylawson.co.uk (19a de Septembro 1949). Arkivita el la originalo je 10a de Oktobro 2012. Alirita 1a de Majo 2010.
  4. 4,0 4,1 Twiggy biography. Thebiographychannel.co.uk. Arkivita el la originalo je 26a de Junio 2010.
  5. Sweney, Mark, "Marks & Spencer unveils Christmas campaign", The Guardian, 2008-11-12. (en-GB)
  6. Twiggy for M&S Woman. Arkivita el la originalo je 2016-02-28. Alirita 2023-03-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]