Ujgura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ujgura lingvo (ئۇيغۇر تىلى, Uyghur tili, ئۇيغۇرچە Uyghurche) apartenas al la tjurka lingvaro ene de la altaja lingvaro. Ĝi estas parolata de la ujguroj en Ĉinio (7 milionoj da parolantoj) kie ĝi estas agnoskata kiel oficiala kune kun la ĉina lingvo kaj en Kazaĥio ĉ. 300 mil personoj parolas ĝin. Krom tio, ĝi ankaŭ havas malgrandajn komunumojn en Mongolio kaj en aliaj landoj de Centrazio kaj en Usono kaj aliaj landoj kie ili ekziliĝas. La ujguroj estas unu el la ĉefaj etnaj malplimultoj oficiale agnoskataj de la Popola Ĉina Respubliko.

Ekde la 10-a jarcento, kiam la ujguroj islamaniĝis, la ujgura estas skribata per varianto de la araba alfabeto uzata en la persa kun kelkaj diakritaj signoj aldonitaj por reprezenti la proprajn ujgurajn vokalojn. En la 1970-aj jaroj, la registaro de Ĉinio volis reformi la skribon per adoptado de la latina alfabeto. Tamen, en la jaro 1987 oni revenis al la tradicia araba alfabeto kaj estis forlasita oficiale la latina skribo, kvankam ĝi estas hodiaŭ uzata por la komunikado per interretoSMS.

Literoj

Skribadaj vojoj
Eksaj Arabaj Eksaj Latinaj Eksaj Cirilaj Nunaj Latinaj Pronunco laŭ esperanto Internacia Fonetika Alfabeto
1965-1982 2001-
ا А а А а A a a ɑ
B в Б б B b b b
چ Q q Ч ч Ch ch ĉ ʧ
D d Д д D d d d
ه Ə ə Ə ə E e (ne) æ
ې E e Е е É é e e
F f Ф ф F f f f
گ G g Г г G g g g
Ƣ ƣ Ғ ғ Ğ ğ voĉa ĥ ɣ
ھ H h Һ һ H h h h
ی I i И и I i i ɪ
J j Ж ж J j ĝ ʤ
K k К к K k k k
L l Л л L l l l
M m М м M m m m
N n Н н N n n n
ڭ ng Ң ң ng ng ŋ
O o О о O o o o
ۆ Ɵ ɵ Ө ө Ö ö (ne) ø
پ P p П п P p p p
Ⱪ ⱪ Қ қ Q q (ne) q
R r Р р R r r r
س S s С с S s s s
X x Ш ш Sh sh ŝ ʃ
T t Т т T t t t
ۇ U u У у U u u u
ۈ Ü ü Ү ү Ü ü (ne) y
ۋ V v В в V v v v, w
H h Х х X x ĥ x
ي Y y Й й Y y j j
ز Z z З з Z z z z
Ⱬ ⱬ Җ җ Zh zh ĵ ʒ

Aliaj projektoj