Umar Dimajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Umar Dimajev
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1908 (1908-10-01)
en Urus-Martan
Morto 26-an de decembro 1972 (1972-12-26) (64-jaraĝa)
en Grozno
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio
Familio
Infanoj Said Dimayev • Ali Dimayev
Okupo
Okupo kantistokomponisto
vdr

Umar Dimajev ruse: Умар Димаев (naskiĝis la 1-an de oktobro 1908 en Urus-Martan, la Rusa imperio — mortis la 26-an de decembro 1972 en Grozno, Sovetunio) – ĉeĉena akordionisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Umar Dimajev devenis de plurinfana kamparana familio, kiu de generacioj estis ligita kun muziko. De infaneco, simile al siaj fratoj kaj fratinoj lernis ludi akordionon. En la aĝo de 15 jaroj komencis ludi en nuptoj kaj familiaj solenaĵoj.

Kiam en 1924 en Urus-Martan oni funkciigis la unuan radiostacion, la 16-jara Umar ludis en radiaj disaŭdigaĵoj. En 1929 prezentis sin kune kun la orkestro de Nacia Teatro, kiel soloisto. Per sia ludo ekinteresis konatan rusan komponiston Aleksandr Aleksandrov, kiu instruis al Dimajev la arton de komponaĵoj. Kelkiuj el lia pli fruaj verkoj, kiel Ĉeĉena valso estas ludata en Ĉeĉenio ĝis hodiaŭ.

En la 30-aj jaroj Dimajev famiĝis kiel soloisto de popola ensemblo, aganta ĉe radiostacio de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR.

La vivo de Dimajev drame ŝanĝiĝis februare 1944, kiam regopovoj de Sovetunio devige deportis ĉeĉenojn kaj inguŝojn. La familio de Dimajev trafis al Kazaĥio.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 2002: Чечено-Ингушская танцевальная музыка

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Хасан Туркаев, Культура Чечни: история и современные проблемы, Moskvo 2002, ISBN 9785020088320

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]