Unica Zürn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unica ZÜRN (naskiĝinta je la 6-a de julio, 1916 en Berlin-Grundewald; mortis en 1970 en Parizo) estis germana aŭtorino kaj pentristino. Ŝi estas memorata pro siaj verkoj de anagrama poezio kaj aŭtomataj desegnoj

Biografio

Zürn ekskribis post la Dua Mondmilito, skribante novelojn kaj radioteatraĵojn. En 1953 ŝi konatiĝis kun la superrealista pentristo Hans Bellmer en Berlino. Ŝi transloĝiĝis kun li al Parizo, estiĝante lia partnerino kaj pozistino.

Kune kun Hans Bellmer, Unica Zürn frekventis superrealistaj rondojn kaj amikiĝis kun homoj kiel Man Ray, André Pieyre de Mandiargues, Henri Michaux kaj Max Ernst. Ekde 1957 ŝi suferis pro depresio kaj estis kuractia ĉe kelkaj klinikoj en Francio. Unu el ŝiaj kuracistoj estis Gastton Ferdière, amiko de la superrealistoj, kiu ankaŭ estis la psikiatro de Antonin Artaud. Ŝia malsano inspiris multe da ŝia verkado, supertute je Der Mann im Jasmin, skribita inter 1963 kaj 1965.

Ŝi mortigis sin en 1970 per salto el la fenestro de la apartamento, kiun dividis ŝi kun Bellmer.

Verkoj

  • Hexentexte [La Tekstoj de la Sorĉistinoj]
  • Dunkler Frühling [Malhela Printempo]
  • Der Mann im Jasmin [La Viro en Jasmeno]

Eksteraj ligiloj

Referenco

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 12-a de februaro, 2007.