Unisfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unisfero
skulptaĵoglobusofontano [+]
Koordinatoj40° 44′ 47″ N, 73° 50′ 42″ U (mapo)40.746388888889-73.845Koordinatoj: 40° 44′ 47″ N, 73° 50′ 42″ U (mapo)

ArkitektoGilmore David Clarke

Estiĝo1964

Unisfero (Novjorko)
Unisfero (Novjorko)
DEC
Unisfero
Unisfero

Map
Unisfero

Vikimedia Komunejo:  Unisphere [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Unisfero (angle Unisphere) estas skulptaĵo en la formo de la Tero situanta en Flushing Meadows Park en la komunumo Kvinzo. Ĝi estas la plej rekonebla simbolo de Kvinzo [1].

Skulptaĵo[redakti | redakti fonton]

La Unisfero
Aerial view of paths during the 1964–1965 World's Fair, with the Unisphere at the end of one path on the left
La tiam-lastatempe-konstruita Unisfero dum la moda foiro de la 1964 - 1965
Close-up of the Unisphere, with a steel landmass representing Africa
Fokuso pri la parto de Afriko

La Unisfero estis konstruita kiel temsimbolo por la Novjorka Monda Ekspozicio de 1964 por simboli la komencon de la spaca epoko [2]. La statuo estis konstruita kaj donacita fare de la United States Metals Corporation (Usona Korporacio pri Metaloj). La Unisfero estis dezajnita fare de la amerika inĝeniero kaj pejzaĝa arkitekto Gilmore David Clarke. La globo estas farita el ŝtalo, altas 42 metrojn kaj pezas 350 tunojn. La diametro estas 37 metroj.

Ĝi staras en la centro de granda, ronda naĝejo kun fontanoj ĉirkaŭ ĝi. La celo estis igi la unisferon ŝajni flosi ĉar la fontanoj iomete obskuras la bazon sur kiu la statuo staras [3]. Ĉirkaŭ la Unisfero estas tri arkoj faritaj el neoksidebla ŝtalo, kiuj ĉirkaŭas ĝin, ĉiu de malsama angulo. La arkoj simbolas la vojon trairitaj de Jurij Gagarin, la unua homo kiu flugis en la eksterteron, John Glenn, la tria homo kaj la unua usona astronaŭto kiu flugis en la eksterteron, kaj Telstar - la unua komunika satelito lanĉita en la kosmon.

Dum la foiro, post mallumo, okazis lumspektaklo kiu simulis la sunleviĝon super la surfaco de la tero. Krome, dekoj da lumoj estis ŝaltitaj sur la Unisfero, kiuj simbolis la ĉefurbojn ĉirkaŭ Tero [4].

Dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la ejo kaj la Unisfero estis neglektitaj. La rustorezista ŝtalo estis kovrita per malpuraĵo kiu ne estis purigita dum jaroj kaj la fontanoj ĉesis funkcii jam la fruaj 1970-aj jaroj. En 1989, la grandurbo de Novjorko decidis renovigi la ejon. La renovigo komenciĝis nur en 1993 kaj direkte al la fino de 1994, la renovigadoj estis kompletigitaj dum kiuj la Unisfero estis purigita kaj la fontanoj ĉirkaŭ ĝi estis anstataŭigitaj.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La Unisfero aperas en multaj filmoj, muzikfilmetoj kaj televidserialoj, inkluzive de Men in Black ; Juro & Ordo: Krima Intenco ; Black Rain aŭ Reĝo de Kvinzo. Jam en 1964, la jaro kiam ĝi estis kreita, la usona ĵazosaksofonisto Ben Webster uzis la Unisfero kiel motivon por la kovrilo de sia albumo See You at the Fair [5][6]. La grupo Depeche Mode uzis la skulptaĵon por fonbildoj por sia albumo Sounds of the Universe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Queens History: the Unisphere", Newsday, May 16, 1995, paĝoj 10.
  2. (June 1994) La Guardia International Airport and John F. Kennedy International Airport, Port Authority of New York and New Jersey Airport Access Program, Automated Guideway Transit System (NY, NJ): Environmental Impact Statement. Port Authority of New York and New Jersey, United States Department of Transportation, Federal Aviation Administration, New York State Department of Transportation, p. 1.11.
  3. Robbins, William, "Doodle Grew Into the Unisphere, With Help From a Rubber Ball", The New York Times, August 16, 1964, paĝo R1.
  4. Campanella, Thomas J., "Leisure & Arts – Architecture: Icon of a Fair, a Borough, the World", The Wall Street Journal, September 11, 2010, paĝo W.13.
  5. Famous Movie And Television Locations Around The U.S. (October 8, 2013). Arkivita el la originalo je June 19, 2021. Alirita March 30, 2021.
  6. Movies Filmed at Unisphere. Arkivita el la originalo je April 17, 2021. Alirita March 30, 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]