Unterrabnitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unterrabnitz, kroate Donji Ramac, hungare Alsórámóc [alŝOrAmOc] estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Unterrabnitz-Schwendgraben. Unter, donji kaj alsó signifas: suba.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

47 27 15 16 22 30

Situo[redakti | redakti fonton]

Unterrabnitz situas sur deklivoj laŭ rojo. Oberpullendorf troviĝas je 14 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1279 laŭ latina formo „villa Rebca”. En 1910 vivis en Alsórámóc 571 homoj, (aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio). En 1971 Schwendgraben kaj Unterrabnitz unuiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]