Unua koncilio de Dvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua koncilio de Dvin
konciliosinodo
Poste Second Council of Dvin vd
Lando(j) Persa Armenio vd
vdr

La Unua koncilio de Dvin (armene: Դվինի առաջին ժողով, Dvini araĝin ĵogov aŭ Դվինի Ա ժողով, Dvini A ĵogov) estis eklezia koncilio okazinta en 506 en la urbo Dvin (tiam en sasanida Armenio). Ĝi kunvenis por diskuti la Henotikon, kristologian dokumenton eldonitan de la bizanca imperiestro Zenono kun la celo solvi teologiajn disputojn ekestintajn de la Koncilio de Kalcedonio[1].

La Koncilio estis kunvokita de la Katolikoso de la Armena Apostola Eklezio Babken la 1-a Umceci[2]. Krom la armenoj, ĉeestis delegitoj de la kartvela kaj albana eklezioj. Laŭ la Epistola Libro, 20 episkopoj, 14 laikoj kaj multaj naĥararoj (princoj) ĉeestis la koncilion.

La Armena Eklezio ne akceptis la konkludojn de la Koncilio de Kalcedonio, kiu difinis, ke Kristo estas "agnoskita en du naturoj", tiel kondamnante monofizismon (kvankam ne la miafizitismo de Cirilo de Aleksandrio), kiu insistis pri la unuiĝo de homa kaj dia naturoj en Kristo. Miafiziismo estis la doktrino de la Armena Eklezio inter aliaj. La Henotiko, la provo de akordigo de imperiestro Zenono, estis publikigita en 482. Ĝi memorigis episkopojn pri la kondamno de nestoriana doktrino, kiu emfazis la homan naturon de Kristo, kaj ne menciis la kalcedonan diofizitan kredon. La Unua koncilio de Dvin povis tiel akcepti la Henotikon kaj teni malferman eblon de akordigo kun la Patriarkejo de Konstantinopolo restante konstanta en sia kristologia doktrino.

La koncilio ĉesis formale malakcepti la Kalcedonan Difinon de la duobla naturo de Kristo. Tia paŝo, kiu formaligis la armenan rompon kun la romia eklezio, ne okazus ĝis la Dua koncilio de Dvin, en 554/555. Laŭ Karekin Sarkissian, en la unua koncilio de Dvin estas "la unua oficiala kaj formala malakcepto de la Koncilio de Kalcedonio fare de la Armena Eklezio".[3]

La Agoj de la Koncilio estis malkovritaj de Karapet Ter Mkrtchian kaj publikigitaj de li en 1901.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1996) Encyclopaedia Iranica, Vol. VII, Fasc. 6, p. 616–619.
  2. Augustine Casiday. (21an de aŭgusto 2012) The Orthodox Christian World. Routledge. ISBN 978-1-136-31484-1.
  3. The Council of Chalcedon and the Armenian Church, 2‑a eldono (angle), p. [htt://archive.org/details/SarkissianChalcedon/e/n225 213].