Urbo de Dio
Cidade de Deus (esperante Urbo de Dio) estas malriĉa kvartalo-favelo en la Okcidenta Zono de la urbo Rio-de-Ĵanejro, en Brazilo.
Enhavo |
Historio [redakti]
La kvartalo estis kreita en la 1960-aj jaroj cele al translokigo de la popoloj el faveloj de la kvartalo de Jacarepaguá al la okcidenta zono de Rio-de-Ĵanejro.
La Cidade de Deus estis starigita la 23-an de julio 1981 kiel unusolan bairro de la administra regiono 34 de la municipo de Rio-de-Ĵanejro [1], [2].
Post tempopaso, malriĉeco kaj krimo disvolviĝis kaj ĝi nun estas unu el la plej danĝeraj kvartaloj de la urbo, kvankam kreiĝis multaj bonvolaj asocioj por helpi la enloĝantaron.
La filmo Cidade de Deus (2002) de Fernando Meirelles rakontas la krimagojn en tiu favelo.
La usona prezidanto Barack Obama vizitis tiun kvartalon dum sia unua vizito al Brazilo en marto 2011[3].
Bibliografio [redakti]
- Vivaldo, Coarcy: Memória da Cidade do Rio de Janeiro, 1988, Ed. Itatiaia, Rio de Janeiro, 401 pp., ISBN 8531902215