Uriah Heep
Uriah Heep | |
---|---|
Uriah Heep, 2008
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Ŝablono:Flagicon Birmingham, Anglio |
Ĝenroj | Metalroko Ŝtonroko Progresiva rokmuziko Arta rokmuziko |
Aktivaj jaroj | 1969 - nuntempo |
Eldoninto | Mercury Records |
Parencaj temoj |
The Gods, Toe Fat, Head Machine, Weed, Spice, Ken Hensley, Lucifer's Friend, The Byron Band, Rough Diamond, Ozzy Osbourne, Trapeze, David Bowie, Wishbone Ash, Asia, King Crimson, Keef Hartley |
Retejo | uriah-heep.com |
Membroj | |
Uriah Heep estas brita rokmuzika supergrupo fondita en la jaro 1969 en Birmingham.
La grupo estiĝis en novembro de 1969, kiam produktoro Gerry Bron invitis klavarinstrumentiston Ken Hensly-on (antaŭe li estis membro de muzika grupo The Gods kaj Toe Fat), por ke li aliĝu al grupo Spice, kiu subskribis ĉe ties marko Bronze Records. Pri la muzika grupo Uriah Heep oni iam ŝerce parolis kiel pri la metalroka The Beach Boys pro iliaj melodiaj kantoj kaj plurvoĉa akompana voĉmuziko, kvankam ilia muziko prefere estas resumo de diversĝenraj stiloj kiel estas : la progresiva rokmuziko, la ŝtonroko, la metalroko, ĵazo kaj porokaze ankaŭ kontreo. Eĉ spite al grandega populareco en Unuiĝinta Reĝlando kaj la kontinenta Eŭropo, Uriah Heep neniam kapablis realiĝi per pli karakteriza maniero en usona merkato, escepte de furorkantoj Easy Livin el albumo Demons and Wizards (1972), Sweet Loraine el albumo The Magician’s Birthday (1972) kaj Stealin el albumo Sweet Freedom (1973).
La grupo en la 70-aj jaroj eldonis kelke da komerce sukcesajn albumojn inkluzive de Uriah Heep Live (1973), sed ilia publiko en la 80-aj jaroj ŝanĝiĝis, kiam en Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando ili fariĝis esence kulta kapelo, konata nur por veraj ekspertoj. Uriah Heep retenis sian signifon en landoj kiel Germanio, Nederlando, Japanio, Rusio, en Skandinavio kaj sur Balkano, kie ili senĉese prezentiĝas en forvenditaj stadionoj.