Urmijo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urmijo (Irano)
Urmijo (Irano)
DMS

Urmia (perse ارومیه, armene Ուրմիա, azere اورمو / اورمیه – Urumijə / Urmu, kurde ورمێ – Urmije; sirie ܐܘܪܡܝܐ), dum plejparto de la Pahlavia Dinastio [1925–1979] nomata perse رضائیه, latinliterigite Rezaijeh), estas urbo en la nordokcidento de Irano. Ĝi estas la administra centro de la irana provinco Okcidenta Azerbajĝano.

Urmia havas pli-malpli 600 000 loĝantojn kaj laŭ nombro de loĝantoj estas la deka plej granda irana urbo. Historie, ĝi estis urbo laŭlonge de la Silka Vojo.

Bazaj informoj

Dosiero:Urmia Municipality Square.jpg
la urbodoma placo
Universitata biblioteko de Urmia

Geografio

La urbo sitas sur fekunda altebenaĵo borde de la rivero Ŝahar Ĉaj kaj ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago Urmia. Turkio troviĝas proksime.

Historio

Onidire Urmia estas lulilo de la civilizacio. Unue oni menciis ĝin, kiel Gilzan. Ĝi estis religia kaj scienca centro. En la 10-a jarcento la urbo estis ĉirkaŭita per muro. En 1184 turkecaj triboj okupis la urbon. Baldaŭe turkoj kaj persoj ofte bataladis tie, sed ankaŭ Rusio okupis ĝin. Fine de la 2-a mondmilito Urmia iĝis parto de Sovetunio aŭ subŝtato Azerio. En 1946 Irano reokupis ĝin. Dum longa historio de la urbo vivis tie diversaj etnoj, kiuj apartenis al diversaj religioj.

Ekonomio

La najbareco de Urmia estas grava agrikultura loko. Oni kultivas vinberojn, pomojn kaj tabakojn.

Klimato

Jare pluvas po 341 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter julio-septembro apenaŭ pluvas. Inter decembro-marto la temperaturo ofte falas sub frostopunkto. Inter junio-septembro la temperaturo varias inter 20-30°C.

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj