Usain Bolt
El Vikipedio
| Usain St. Leo Bolt | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Usain St. Leo Bolt | |
| Dato de naskiĝo | 21-a de aŭgusto 1986 | |
| Loko de naskiĝo | Trelawny (Jamajko) | |
| Okupo | ||
| Aĝo | 26 | |
Usain St. Leo Bolt [Jusejn Sent-Leo Bolt] (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1986 en Trelawny (Jamajko)) estas Jamajko kuristo
Li estas atleto specialiĝinta en rapida kurado, kaj la nuna olimpia kaj monda ĉampiono de 100 kaj 200-metra kurado, kaj la plej rapida viro de la historio ĝis la momento. Li gajnis tri orajn medalojn en la Olimpiaj Ludoj de Pekino.
Li elstaras de la aliaj atletoj pro sia fiziko, ĉar li posedas altecon de 1,96 m kaj pezo de 86 kg.[1]
Bolt gajnis la rekonon de «Atleto de la Jaro» fare de la IAAF en 2008[2] kaj 2009.[3] Krome, ĉi tiun lastan jaron la registaro de lia lando donis al li la Ordenon de Jamajko, estante la plej juna persono kiu ricevis ĉi tiun premion.
Referencoj [redakti]
- ↑ http://results.beijing2008.cn/WRM/ENG/BIO/Athlete/3/8003383.shtml profilo de Usain Bolt en Pekino 2008
- ↑ http://www.iaaf.org/athletes/gala/2008/newsid=48388.html konsultita la 24-11-2009.
- ↑ http://www.iaaf.org/athletes/gala/newsid=54949.html, konsultita la 22-11-2009.