Uzanto:Thnidu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
en
This user is a native speaker of English.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
de
1
Dieser Benutzer hat grundlegende Deutschkenntnisse.
la
2
Hic usor media latinitate contribuere potest.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Usono en urbo Filadelfio.

Mi nomiĝas Mark A. Mandel. Ankaŭ ĉe la anglalingva Vikipedio mi estas Thnidu Tutvive mi amadis la lingvojn, kaj Esperantistiĝis antaŭ ... ho, sankta mardo, duonjarcento!

Profesie mi estas lingvisto (lingvosciencisto), emeritiĝinta en novembro 2013 de la Linguistic Data Consortium (LDC) (Ligo por Lingvistikaj Datumaroj) de la Universitato de Pensilvanio, en Filadelfio, Pensilvanio, Usono. Foje mi prezentas min kiel

D-ro Whom, Konsulta Lingvisto, Gramatikisto, Ortoepo, kaj Filologia Enketegemulo

Ankaŭ private mi interesiĝas pri lingvoj, kaj ankaŭ popolmuziko, filka muziko, sciencfikcio, fantasto, kaj diversaj ceteraj temoj. Inkluzive nian katon.

Mi prilaboris* la lingvojn tajan, tagalogan, paŝtoan, tigrajan, berberajn de Maroko, joruban, bengalan, tamilan, kaj urduan. Inter miaj nunaj taskoj estas kreskigi kaj subteni la Lingvoresurcan Vikion de la LDC.

* Sed ne scipovas; tiujn vidu dekstre ⇒

Mi verkis mian doktoriĝan disertacion pri la usona signolingvo, kaj mi pli-malpli stud(et)is multe da ceteraj lingvoj. Mi ofte vizitas la LINGUIST List kaj la dissendolistojn de la American Dialect Society kaj la American Name Society.