Uwe-Joachim Moritz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la eksprezidantoj de GEJ Uwe-Joachim Moritz (dekstre) kaj Michael Zeilinger fine de 2006 en la jubilea 50-a Internacia Seminario

Uwe-Joachim MORITZ estas germana esperantisto, eksinstruisto kaj lingva aktivisto. De 1961 ĝis 1964 kaj de 1965 ĝis 1969 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Junularo, ekde la jaro 1972 la unua redaktoro de la revuo Etnismo, kaj de ties fondiĝo en 1978 ĝis la jaro 1998 estis prezidanto de la fakasocio Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj.

Jam dum la tempo, kiam li estis prezidanto de GEJ, li pro tiu ofico ankaŭ estis estrarano de Germana Esperanto-Asocio (GEA), kaj poste li multajn jarojn plu membris en la GEA-estraro.

Vivo

En la 12-a gimnazia klaso, Uwe-Joachim Moritz fine de 1957 kaj komence de 1958 kun Richard Reuchlin estis organizanto de la unua Internacia Seminario de GEJ. Post abitura ekzameno en 1959 en la gimnazio Herbart de Oldenburg en norda Germanio, li dum jaro plenumis la devigan armeservon. Sekve li inter 1960 ĝis 1965 studis pedagogion en la universitato de Münster (Vestfalio), kaj tuj studokomence la 3-an de novembro 1960 kune kun Willi Brandenburg, Joachim Schrapp kaj kelkaj aliaj fondis la "Studentan Esperanto-Klubon en la universitato de Münster".

Inter la jaroj 1966 kaj 1968 li instruiste staĝis en gimnazioj de Ahaus kaj Münster, unu jaron laboris kiel instruisto en la gimnazio de Düren kaj inter la jaroj 1969 kaj 2004 estis instruisto pri la fakoj historio, la hispana, la franca kaj pri Esperanto en la urba gimnazio de Eschweiler en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Post la emeritiĝo, li en 2005 retranslokiĝis al norda Germanio kaj nun vivas en Hatten-Sandhatten proksime de Oldenburg. Krom pri Esperanto, li engaĝiĝas pri pli da kultura subteno por multaj malpligrandaj eŭropaj lingvoj, inter ili aparte pri la kataluna, eŭska kaj la platgermana. Publikaĵojn li amplekse verkis ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la platgermana kaj la norma germana.

Eksteraj ligiloj