Uzanto-Diskuto:Eaterjolly

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Eaterjolly!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 05:12, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi esperas ke mia kunlaborado elvenos agrablega. vin danku. Eaterjolly (diskuto) 12:48, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi devas forigi la kreitan de vi artikolon pro ĝia malkongruo al la vikipediaj postuloj. La enhavo estas translokita al via paĝo, do vi povos perfektigi ĝin aŭ uzi alicele. RG72 (diskuto) 11:29, 23 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi ŝatas translokito. Ĉi artikolo pritraktas ŝokan temon. Ne certas mi kiel delikatigi ĝin. Eaterjolly (diskuto) 19:01, 24 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Ŝoka temo ne estas la problemo. Ni ĉiuj estas plenkreskuloj tie ĉi kaj povas toleri ŝokajn temojn. La problemo estas la lingvonivelo de la artikolo, pro kiu ĝi preskaŭ ne kompreneblas. Se vi plibonigos la lingvaĵon ĝis komprenebla nivelo, la artikolo certe povos ekzisti.--Goren (diskuto) 01:52, 26 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Se metus angulajn krampojn ĉirkaŭ miaj eraroj, tio helpos vin tre! Aliokaze mi plu provos. Eaterjolly (diskuto) 12:51, 26 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Meti angulan krampon por posta korekto ne estas akceptebla en Vikipedio, kio ne estas loko por ekzerci, lerni kaj korekti. Tio devas esti farita ekstere. Mi faros alian taskon. Mi metos la simbolon, kiu malaperigas la korektotan parton, kiu plu restos en la redaktopaĝo; tiel vi povos korekti ĝin, se oni ne simple forigas la artikolon, kiu restos kripla post la malvidebligo.--kani (diskuto) 10:06, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani:Mi ne konas la misojn, kio ekzistas. Mi faras ĝin laŭ vikivortaro, tial tiuj misoj ankaŭ ekzistus tie. Kial ne lernigas iun, tra vikipedio?
Iu kiu havas volon plibonigi la vikiojn el solidareco kun aliaj lernantoj, anstataŭ amaro el tediĝo. Lernigi lernigon anstataŭ lerniĝon.
Eaterjolly (diskuto) 12:30, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Saluton, kara. Vortaro ne sufiĉas por lerni lingvon ĝis la nivelo akceptebla por verki en enciklopedio. Vikipedio ne estas lernejo, sed lernolibro per kiu oni povas lerni. Sed en lernejoj lernantoj plej ofte ne verkas la lernolibron; nur pli altniveluloj faras tion. Tamen vi pravas: esperantistoj plej ofte helpas unu la alian por la atingo de bona lingvonivelo. Mi mem pretas fari tion, se vi deziras. Plej facile per retadreso. Se vi klakas kie oni estas indikita Kani, vi iros al mia paĝo kaj tie estas mia retadreso. Vi povas sendi facilan tradukitan tekston kaj mi povos indiki la erarojn.--kani (diskuto) 12:58, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon Eaterjolly (diskuto) 13:21, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Sciigo pri propono forigi unu el viaj artikoloj (Grandulamo)[redakti fonton]

Saluton. Mi volus sciigi vin, ke estas propono forigi unu el viaj artikoloj, nome Grandulamo. La diskuto troveblas ĉi tie: Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Grandulamo. Amike, Aŭdrea (diskuto) 02:19, 11 mar. 2021 (UTC)[Respondi]