Uzanto-Diskuto:N-k

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, N-k!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  06:00, 3. Jun 2008 (UTC)

Ne zorgu. Mi neniel estis ofendita. Mi nur miris ke vi menciis koleron. Mi konfesas ke mi ofte iom seke mesaĝas : tio povas ŝoki. Se vi emas forgesi, ankaŭ mi. Bonan pluan pacan kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange @ 16:32, 17. Jun 2008 (UTC)

Prezidanto/prezidento[redakti fonton]

Saluton, Niko, mi vidis hieraŭ, ke vi ekanstataŭis prezidanto per prezidento kiam temas pri ŝtatestro. Sed ĉi-matene mi vidis, ke ĉiujn kategoriojn vi uzas malsame - kio okazis intertempe??? --Bea 07:19, 18. Jun 2008 (UTC)

Neologısmoȷ[redakti fonton]

Vı tre rapıde trovıs mıan lıston; mı ĵus kreıs ĝın antaŭ 3 horoȷn.

Mı ŝatus vıdı vıan lıston de neologısmoȷ, kaȷ eble aldonı plu vortoȷn.

R2D2! Ilhuıtemoc 00:18, 27. Jun 2008 (UTC)

Saluton Niko, mia kunloĝinto de la IS. Bone vidi vin ĉi tie. Ĝuu la kunlaboradon pri Vikipedio! Ankaŭ mi foje estis tre aktiva redaktanto, kaj kvankam nuntempe mi jam ne tiom intensive ĉi tie laboras, mi tamen ĝojas sekvi la evoluon de la enciklopedio, uzi ĝin, fojfoje redakti ktp. Bone, ke ankaŭ vi nun trovis vian vojon ĉi tien. Ĉion bonan, ĝis revido. Marek Blahuš el Ĉeĥio (Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:23, 11. Jul 2008 (UTC))

Nomŝanĝo[redakti fonton]

Mi laŭ via peto ŝanĝis vian salutnomon. Tamen mi bedaŭras ke vi elektis ŝanĝi de facile rekonebla salutnomo al neprononcebla. Sed tio estas via privata afero kaj mi ne pli longe komentos pri tio. Arno Lagrange @ 18:06, 25. Jul 2008 (UTC)

Vivtempo[redakti fonton]

Estimata ! anstataŭ aldoni Kategorio:Vivantaj homoj, bv uzi la ŝablonon {{Vivtempo}} kiu tre oportune ordigas la artikolojn en taŭgajn nask- kaj mort- kategoriojn kaj samtempe provizas ordigŝlosilon. Arno Lagrange @ 21:30, 12. Sep 2008 (UTC)

Bv atenti Diskuto:Noam Chomsky#Plu redaktenda Dankas AL @ 14:08, 3. Dec 2008 (UTC)

Baloto pri landnoma unueco[redakti fonton]

Saluton N-k. Mi petas vin konsideri partoprenon en la baloto pri landnoma unueco. En nia pasintjara diskuto pri prezidanto/prezidento vi ja kiel mi estis por lingva unueco en titoloj kaj lingva diverseco en artikoloj. La alternativoj 2 kaj 3 en la nuna baloto subtenas tian sistemon en la diskuto pri landnomoj; mi do esperas ke vi voĉdonas por unu el tiuj du proponoj. Marcos 00:31, 25. Jun 2009 (UTC)

La baloto finiĝos je la 30-a de Junio.
Same kiel vi, mi preferas la -ujo-formojn. Pro timo ke venkos la -io-formoj, mi do certe ne voĉdonos por tute unueco. Sed laŭ mi unueco en titoloj ja estas grava, eĉ pli grava ol mia prefero al -ujo (se mi povas uzi -ujo en artikoloj). Tial mi voĉdonis por la dua alternativo. Marcos 12:31, 25. Jun 2009 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikolo Terpomo. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikolo kiun vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomon de la artikolo en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:52, 30. Apr 2010 (UTC)