Uzanto-Diskuto:Teiresia/Arĥivo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gröbenzellbilder auf de:[redakti fonton]

Hallo Teiresia, ich habe Dir auf meiner de:-Diskussionsseite geantwortet. Viele Grüße --Zinnmann 12:32, 5. Nov 2009 (UTC)

Das Leben der Anderen[redakti fonton]

Saluton Teiresia! Mi legis en via vikipediista paĝo, ke vi volas redakti paĝon pri "La Vivo de la Aliajn (filmo)" - nu, ne estu "n" ĉe "Aliaj", do "La Vivo de la Aliaj (filmo)" povus esti la esperanta titolo de la filmo "Das Leben der Anderen (filmo)" - mi mem multe redaktas artikolojn pri filmoj en Vikipedio. Mi ĉiam preferas verki artikolon kun la originala titolo, aldonante tradukon en la enkonduko al la filmo. Vidu ekzemple: "Aguirre, der Zorn Gottes (filmo)" --Dominik 13:13, 5. Nov 2009 (UTC)

Saluton Teiresia - jes, vi pravas: prefere verku prifilman artikolon kun originala titolo, trovebla en IMDb. Vi povas krei redirektilon laŭplaĉe, se vi opinias fari tion utile. --Dominik 02:40, 11. Nov 2009 (UTC)

L. L. Zamenhof[redakti fonton]

En la artikolo L. L. Zamenhof vi aldonis

Citaĵo
 Li penis ke la hebrea lingvo estas mortinta, la cionismo erara taksas la nacia sentimento inter la judoj, kaj cetere Palestino estas tro malgranda pro la tuta judaro. Ĝi povas akcepti ne pli ol du milionoj da judoj, kaj la ceteraj amasoj devas resti ekstere. 

Mi forkomentis tiun vian aldonaĵon ĉar ĝi estas apenaŭ komprenebla. Se estas faktoj en via aldonaĵo ili estu revortigitaj klare. Se temas pri persona opinio, ili ne aperu en vikipedia artikolo sed en persona retejo via. Mi provas revortigi, bonvolu sciigi ĉu via konsentas kun la revortigo :

Citaĵo
 Al li ŝajnis ke la hebrea lingvo estas mortinta, li konsideris ke la cionismo erare taksas la nacian senton inter la Judoj, kaj ke cetere Palestino estas tro malgranda por la tuta judaro. Ĝi povus akcepti ne pli ol du milionoj da judoj, kaj la ceteraj amasoj devus resti ekstere. 

--Arno Lagrange @ 10:30, 18. Nov 2009 (UTC)

Mi proponas jenan tradukon de la germana teksto :

Citaĵo
 Um 1885 jedoch fand er, dass das Ziel des Zionismus - eine jüdische Heimstätte in Palästina - nicht realistisch sei: Die hebräische Sprache sei tot, das Nationalgefühl unter den Juden werde vom Zionismus falsch eingeschätzt, und überhaupt sei Palästina für das gesamte Judentum zu klein. Es könne höchstens zwei Millionen Juden aufnehmen, und die übrigen Massen blieben draußen. Stattdessen sah er die Zukunft der Juden eher in einer Welt gesichert, in der religiöse und sprachliche Barrieren abgebaut oder überbrückt werden. Das führte ihn wieder zu internationalistischen Ideen 
Citaĵo
 En 1885 jam li trovis ke la celo de cionismo - juda hejmlando en Palestino - ne estus realisma: la hebrea lingvo, laŭ li estus mortinta, la nacia sento inter judoj estus erare taksata, kaj plej grave Palestino estintus por la tuta judaro tro malgranda. Ĝi povus akcepti maksimume du milionojn da judoj, kaj la cetera homamaso restus ekstere. Anstataŭe li prefere vidis la estonton de la judoj sekurigita en mondo, kie la religiaj kaj lingvaj bariloj estus detruitaj aŭ preterpasitaj. Tio gvidis lin denove al la internaciista ideo. 

L referencon oni ankaŭ transprenu : Naftali Zvi Maimon: La kashita vivo de Zamenhof. Originalaj studoj, Tokio 1978, S. 106/107. Arno Lagrange @ 16:12, 20. Nov 2009 (UTC)

Vidalvide[redakti fonton]

Saluton, Teiresia, kaj pardonu la malfruan respondon; mi dum pluraj semajnoj ne ensalutis en Vikipedio.

Vi demandis pri mia akuzativo en la frazo "kiu troviĝas en centra pozicio vidalvide la urbodomon". Vi certe pravas, ke verboj kun "-iĝ-" neniam postulas akuzativon, sed la "urbodomo" dependas ne rekte de la verbo "troviĝas", sed de la adverbo "vidalvide".

Vi pravas ankaŭ pri tio, ke "vidalvide" ne esprimas direkton, sed pozicion, situon. Normale mi dirus "vidalvide de (aŭ al) la urbodomo", kaj tiam estas klare, ke post "de" aŭ "al" ne estas akuzativo. Eble la uzo de la akuzativo tie ĉi ne estas tre bonstila, sed verŝajne mi volis fari laŭeble malgrandan ŝanĝon.

Eble vi nun demandas "kial entute necesas prepozicio aŭ akuzativo"? Sed la frazo uzus prepozicion (ekz: "...troviĝas en centra pozicio ĉe la urbodomo"), oni ne metus akuzativon – ĉar ne temas pri movado, kiel vi diras. Sed en Esperanto la vorto "vidalvide" ne estas prepozicio, sed adverbo, kaj se substantivo dependas de adverbo, necesas prepozicio aŭ akuzativo, same kiel ĉe verbo. Ĉe la participaj adverboj ("vidante la urbodomon") tio estas tre klara, sed ĝi validas ankaŭ por aliaj adverboj. Kaj mi nun vidas, ke prepozicio (de, al) estus pli bona.

Ĉu mi sukcesis klarigi, aŭ nur konfuzi?

Ĉion bonan, Aisano

Bonvenon[redakti fonton]

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Teiresia/Arĥivo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  DidiWeidmann 21:54, 8. Okt 2009 (UTC)