Uzanto-Diskuto:Wollfgang Bohr

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiujn regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  — La komenton aldonis, sen subskribo, RG72 (diskuto  • kontribuoj)

Estimata ! Mi gratulas vin pro via kontribuado al Vikipedio. Mi iom rapide tralegis la artikolon pri Zell (Mozelo) kaj trovis en ĝi amason da etaj eraroj (lingvaj, tajperaroj , ks). Estus afable se vi bonvolus iom pli zorge relegi mem viajn kontribuaĵojn, kaj forigi el ili evidentajn fuŝetojn. Dankas pro la atento --Arno Lagrange @ 18:50, 28 Okt. 2012 (UTC)

Apartigiloj[redakti fonton]

Tiu ĉi estas la ŝlosila vorto kiun vi devas meti en la ŝablono. Rigardu unu el viaj ĵusaj apartigaj artikoloj.--kani (diskuto) 20:12, 24 Feb. 2013 (UTC)

Haridwar[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektis la informkeston en la artikolo Haridwar. La uzata ŝablono nomiĝas Ŝablono:Informkesto urbo de Barato kaj ekde nun estas eĉ uzata en unu artikolo. Vi nun povos daŭrigi vian redaktadon de la artikolo, se vi emas. --Tlustulimu (diskuto) 15:32, 2 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Mi iomete korektis la ligilon al la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 18:10, 18 Apr. 2013 (UTC)
Ĉar ekde kelkaj tagoj jam enestas la pli ĝenerala ŝablono {{informkesto urbo}} en la menciita artikolo, mi ĵus realigis la proponon pri la forigo de la nur porbarata informkesto. --Tlustulimu (diskuto) 14:21, 17 Nov. 2015 (UTC)

Fine de la artikoloj[redakti fonton]

La kutima vikipedia maniero estas ==Vidu ankaŭ== --kani (diskuto) 19:48, 17 Mar. 2013 (UTC)

Forigo
Saluton Wollfgang Bohr, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Aerkamera ŝtonbloko".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Krome la temo malklaras kaj mankas intervikiaj ligiloj. Mi ĵus provis trovi ekvivalenton en la germana vikipedio, sed trovis nenion. --Tlustulimu (diskuto) 10:57, 18 Mar. 2013 (UTC)

Dankon por la atentigo. Mi uzis aerkamera ŝtonbloko por atefarita ŝtono la germana ekvivalento estas "Hohlblockstein"

Intervikiaj ligiloj kaj Vikidatumoj[redakti fonton]

Saluton. Ĉu vi eventuale hazarde jam legis ion pri Vikidatumoj? Per ili nun aranĝeblas pli rapide la intervikiaj ligiloj. Se vi ankoraŭ havas demandojn, demandu min. --Tlustulimu (diskuto) 19:48, 22 Mar. 2013 (UTC)

Antaŭrigardu[redakti fonton]

Saluton, mi estas Paul, unu el la administrantoj. Mi sugestas al vi post korektoj aŭ aldonoj unue alklaki la butonon "Antaŭrigardi", kaj nur post kiam vi konstatis, ke ĉio estas en ordo, alklaki la butonon "Konservi ŝanĝojn". Tiel vi evitas, ke pluraj versioj estas kreitaj unu apud la alia. Dankon! PaulP@diskkont 09:13, 23 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Mi nun vidas, ke vi forgesis ansaluti kaj ke la antaŭaj artikoloj estas viaj. Do, mi resendas kion mi ĵus sendis al tiu via komputilo. Saluton kaj bonvenon. Gratulon se vi elektis meti tutan aron de terminoj pri ekonomiko. Do atentu, ke la afero estas ekonomio, sed la scienco ekonomiko. Tiele oni aldonu tiun kategorion, vidu kiel mi aldonis ĝin en viaj pasintaj redaktopaĝoj. En la referenco al la vortaro, bonvolu ŝanĝi w al e kaj meti spacon antaŭ Nederlando, por ke ĉio estu perfekta, se tio ripetiĝos.--kani (diskuto) 11:42, 23 Mar. 2013 (UTC)

Krome vi fuŝis iomete metante du artikolon por preskaŭ sama koncepto. Ĉar en aliaj lingvoj estas nur unu. Do oni ne devas ligi du esperantajn artikolojn al unu listo de alilingvaj ligiloj. Tiele aperas Akcepto kaj ne akcepti, ĉar plej ofte oni metas nomojn kaj ne verbojn. Eble oni devos kunfandi ambaŭ artikolojn.--kani (diskuto) 11:48, 23 Mar. 2013 (UTC)
Fine, pri Kurtaĝo oni ne povas iri al alilingvaj similaj artikoloj. Por fari tion, oni devas klaki en la germana (aŭ iu alia) versio kie diras marĝene Links bearbeiten kaj tie aldoni la esperantan version. Se vi ne trovas ekvivalenton en la germana aŭ en iu alia lingvo, plej bone ne fari tiun artikolon ĉar restos izola inter la milionoj da artikoloj de Vikpedio. Tion oni faras nur por esperantaj aferoj kiuj kompreneble povas ne havi ekvivalenton en aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 12:00, 23 Mar. 2013 (UTC)

Viaj tajperaroj[redakti fonton]

Kara, dankon pro viaj multaj kontribuoj! Vi aldonas al ili ĉiam la referencon al IKEV, sed vi ĉiam kopias ĝin kun la samaj tajperaroj, tiel:


   ↑ Muniksma, F. (1990) International Businessn Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro en dekunu lingvoj. 
   Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspico de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio,Nederlando (IKEV)

Mi petas vin estonte uzi la jenan version, en kiu mi korektis la 7 tajperarojn.


   ↑ Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. 
   Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)

Saluton. Denove artikolo via restas senlige al aliaj vikipedioj. Mi supozas, ke se temas pri grava koncepto devas esti en alilingvaj versioj. Se vi disponas el tiu teknika vortaro, ne devas esti malfacile trovi ilin.--kani (diskuto) 11:10, 7 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ĵus malfaris vian lastan redakton en Antikrezo. La intervikiaj ligiloj nun troviĝas sur la paĝo d:Q574981. Ne plu en la artikolo mem. Vidu ankaŭ Vikidatumoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:37, 8 Apr. 2013 (UTC)

Loto (ekonomio)‎‎[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la artikolon Loto (ekonomio)‎‎. Ĉu vi certas, ke temas pri la sama afero kiel en de:Los (Produktion)? Krome en:Batch estas apartigilo. Do, ambaŭ intervikiaj ligiloj ŝajnas al mi tute maltaŭgaj aŭ almenaŭ la angla. --Tlustulimu (diskuto) 17:17, 9 Apr. 2013 (UTC)

Mi malsame opinias. en la germana la pli nuntempa termino estas "Charge" (die Charge)Sed ankorau uziĝas la vorto Los. Pri la anla termino mi intertempe ne certas. Vi pravas, ke la paĝo en: Batch ne indikas la originan signifon de la vorto, sed legula germanan artikolon! —La komenton aldonis, sen subskribo, Wollfgang Bohr (diskuto • kontribuoj)
Saluton. Tiam ja almenaŭ restu la germana intervikio. Sed ĝi prefere estu aranĝata nun per Vikidatumoj. Se vi ne scias, kion fari, mi povus aranĝi tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:14, 9 Apr. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi faris nun la jenon:
  • Mi aldonis informon pri la paĝo kaj numeroj de la koncerna angla kapvorto en la libro "Internacia komerca-ekonomika vortaro en dek unu lingvoj". Mi havas ĝin kaj tial povas uzi la informojn.
  • Mi forigis la ne taŭgan anglan intervikian ligilon, ĉar ĝi kondukas al tiel nomata apartigilo, ne al vera artikolo.
  • La germanan intervikian ligilon mi metis per Vikidatumoj al la paĝo d:Q1870433.
Espereble tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 9 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ĵus sugestis en tiu artikolo la kunigon kun la jam ekzistinta artikolo Financoj. Mi sugestas la jenon: elprenu la tutan enhavon de la artikolo Financado kaj enmetu ĝin en la artikolo Financoj. Kiam tiu estu malplena igu ĝin alidirektilo de artikolo Financoj. Tiele oni ne perdos tiun nomon kaj kiu serĉos per tiu titolo trovos la tuton.--kani (diskuto) 18:30, 14 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi proponas, ke la plua diskuto okazu en Diskuto:Financado. --Tlustulimu (diskuto) 18:37, 14 Apr. 2013 (UTC)

-- Bone mi faros!----Wollfgang Bohr (diskuto) 19:09, 14 Apr. 2013 (UTC)

Intervikioj en Vakso[redakti fonton]

Saluton, Wollfgang Bohr. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Vakso laŭ la malnova sistemo. Sed ekde kelkaj tagoj eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q124695, ĉar iu aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 19:37, 14 Apr. 2013 (UTC)

Ernst Küster[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektis la artikolon Ernst Küster. Kial vi aldonis <onlyinclude> kaj </onlyinclude>al ĝi? Tiu kodo estu nur uzata en ŝablona fontoteksto, sed ne en artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 26 Apr. 2013 (UTC)

Apartigiloj[redakti fonton]

Saluton. Por usonaj lokoj County iĝas Kantono en Esperanto kaj ne Wiskonsino sed Viskonsino kaj ne Kolorado sed Koloradio. Ne metu ligilon al germana se estas pliaj aliaj ligiloj, oni iru al Links bearbeiten. Ĝis.--kani (diskuto) 10:17, 27 Apr. 2013 (UTC)

Bonvolu iri al Links bearbeiten. Ĝis.--kani (diskuto) 14:53, 28 Apr. 2013 (UTC)
Saluton. Por usonaj lokoj County iĝas Kantono en Esperanto, ekzemple en Litchfield mi ŝanĝis jam tion.--kani (diskuto) 15:55, 30 Apr. 2013 (UTC)

Mi proponis konverton de tiu artikolo en alidirektilo, ĉar jam ekzistis samteman artikolon Mendado kaj ofertado pli ampleksan kaj pli vikipediecan.--kani (diskuto) 14:33, 28 Apr. 2013 (UTC)


Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Saluton. Vidu ankaŭ en Vikipedio aperas ĉiam inter ==.--kani (diskuto) 20:16, 6 Maj. 2013 (UTC)

Listo de arboj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la sufiĉe senenhavan artikoleton Listo de arboj. Ĉu vi daŭrigos ĝian pligrandigon? --Tlustulimu (diskuto) 06:49, 17 Maj. 2013 (UTC) Jes mi daurigos, de mi havos tempon.

Dankojn hortikulturajn[redakti fonton]

Dankon por la redakto de la artikolo pri la Germana Hortikultura Muzeo en Erfurto!

Por usonaj lokoj oni uzas en Vikipedio kantonon kaj ne konteon.--kani (diskuto) 20:23, 2 Jun. 2013 (UTC)Dankon por la ĝustigo.Mi ekde nun uzos kantonon.--193.159.125.124 18:41, 3 Jun. 2013 (UTC)

Certe estas eraro en tiu artikolo. Kiel povas unu specio Albizia julibrissin nome albizio esti en diversaj familioj nome multaj dekoj da familioj havantaj nur la saman specion...? Mi supozas, ke temas pri eksperimento poste plenumenda. Tiukaze vi devus enmeti en la komenco la ŝablonon redaktata.--kani (diskuto) 21:04, 2 Jun. 2013 (UTC)Jes estas artikolo kiu bezonas iom da tempo. --193.159.125.124 18:41, 3 Jun. 2013 (UTC)

Krome mi nuligis la ligon al alilingvaj artikoloj ĉar la artikolo absolute ne kongruis kun ili. Necesas serĉi korespondaĵon. Kaj fari novan artikolon Listo de fruktojListo de fruktarboj.--kani (diskuto) 20:57, 6 Nov. 2015 (UTC)
@Kani:. La uzanto lastfoje redaktis sub sia nomo en 2013. Krome la uzantonomo enhavas tajperaron. Do, li nun aktivas sub ĝuste skribita nomo: Wolfgang Bohr (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). --Tlustulimu (diskuto) 22:19, 6 Nov. 2015 (UTC)

Wolfgang mortis la 8-an de novembro 2021 en trafikakcidento --TTjeri (diskuto) 05:02, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]