Uzanto-Diskuto:Yekrats/Arkivo 2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konkurso[redakti fonton]

Saluton Yekrats, mi verdire iom atendis por ekredakti la konkursaĵon ĝis aldoniĝas pli da konkursantoj. Ekde nun mi ferias dum dek tagoj kaj ne havos eblecon pluredakti. Sed post reveno mi certe ampleksigos la artikolon 'arkitekto'. Espereble la konkurso vigliĝos. Biciklanto 14:11, 23. Dec 2005 (UTC)

Saluton Yekrats, kiam mi povas "vidigi" aŭ "montri" la artikolon, kiu estas en vikipedia konkurso? Ĉu nur post la 15-a de januaro? Aŭ ĉu mi povas vidigi ĝin tuj? Petro 26. Dec 2005 15:28 (UTC)

Kiel statas la konkurso ? Ĉu vi ne anoncis juĝlimdaton je la 29-a de januaro ? Kutime en Vikipedio oni pli sciigas pri balotoj kaj rezultoj ? Kiom da balotintoj estis ? Kio estas la rezulto ? Arno Lagrange (Diskuto) 17:31, 29. Jan 2006 (UTC)

Ŝajnas ke ni sufiĉe reklamis por ke la vikipediistoj balotu. Jam ne estis tre entuziasma partoprenado. Mi bedaŭras ke tiu via iniciato ne estas pli sukcesa. Tamen la konkursaĵoj estas bonaj aldonaĵoj al la vikipedio. Tion vi ja atingis kaj mi gratulas vin proe. Arno Lagrange  18:52, 29. Jan 2006 (UTC)

Yekrats, mi legis "rezultojn" de la konkurso, kiel vi skribis ilin al Arno Lagrange. Se estis neniaj balotintoj, simple estu nenia venkinto. Tiel ĉi mi anoncus la rezultojn en Vikipedio:Konkurso. Petro 29. Jan 2006 19:15 (UTC)

Apartigiloj -> alidirektiloj[redakti fonton]

Mi petus vin ne ŝanĝi apartigilojn pri rusiaj urboj similaj al Zapadnaja Dvina al alidirektiloj, ĉar mi planas baldaŭ (post monato aŭ du povas esti) fari artikolojn pri la riveroj. Maksim 06:58, 29. Dec 2005 (UTC)

Sufiĉintus nur alidirekti la ge-kategoriojn. Narvalo 16:45, 29. Dec 2005 (UTC)

Halo, aperis denove seksmaniulo, kiu amasa altrudas sian mis-lingvaĵon. Kiel alidirekti Kategoriojn? Narvalo 18:57, 11. Jan 2006 (UTC)

Ĉu ankaxu ĉe vi pigras la programo? Narvalo 19:03, 11. Jan 2006 (UTC)

Saluton.tute ekstertema (forviŝu post legado): vi forgesis subskribi vian voĉdonon por "ge"aktoroj -tiel ĝi ne validas ! Elkore--Ssire 16:03, 16. Jan 2006 (UTC)

Eldonejo Clara Zilbenick[redakti fonton]

Vi forviŝis artikolon "Eldonejo Clara Zilbenick" kaj en kialo vi diris "9-a de januaro, 2005 - forviŝis", sed tiu ne eblas! Mi kreis la artikolon en DECEMBRO 2005 aŭ januaro 2006! Kiu povis peti ĝian forigon en JANUARO 2005, ĉu profeto? Roberto 00:46, 21. Jan 2006 (UTC)

Sekve, pardonu min... Estas moko en Brazilo: tri turistoj kun tre maldikaj ŝirmoj estis apud preskaŭ frostigita lako en Svedio, usonano, franco kaj brazilano. Du svedoj vidis ilin kaj unu el ili diris: "mi faros ke ili naĝos en la lako!" La dua respondis: "Certe ne, ili venis de plej varmaj landoj, kaj ne naĝas en frostitaj akvoj, sed mi vetas kun vi". La unua svedo iris al homoj kaj parolis al iliaj oreloj, sekve la tri homoj forigis rapide la vestojn kaj naĝis en frostita lako. La svedo iris al amiko kaj ricevis la vetmonon. La dua svedo do demandis: "kiel vi suksesos ke ili naĝas?". La unua respondis: "mi jam loĝis en Usono, en Francio kaj en Brazilo kaj konas la pensadon de tiuj popoloj, sekve, al franco mi diris ke naĝi en frostita lako estas modo, kaj li naĝas por ne estu ekster modo, al usonano mi diris ke estas deviga la naĝado en frostita lako, kaj li naĝis por ne estis ekster la leĝo". "Jes mi komprenas, sed kion vi diris al Brazilano". "Tute simple, mi diris al li ke estas malpermesata naĝi en frostita lako..."Roberto 19:15, 21. Jan 2006 (UTC)

  • Amuze - sed atentu la diferencon inter "lago" kaj "lako" (kiu ne taŭgus por naĝado :) Goulo 10:33, 6. Jul 2006 (UTC)

Listo da/de[redakti fonton]

Jen nura amika atentigo por vi, Yekrats: Oni ne diras "listo da", sed "listo de", ĉar listo ne estas iu difinita mezuro (oni ne povas ekzemple demandi: "kiom multe da homoj troviĝas tie?" - "unu tuta listo!"). Tion ĉi mi lernis dum lingva seminario ĉe la pasinta IJK, kaj nun provas pludoni tiun informon, ĉar mi vidis ke vi jam kelkfoje skribis malĝuste inter la forigendaj artikoloj - espereble vi ne koleriĝos pro tio. Amike, Blahma 17:15, 23. Jan 2006 (UTC)

Demando al Blahma: "kiom multe" aŭ "kiel multe"? - Eĉjo

Kara Eĉjo, mi respondas al vi ĉi tie, kvankam mi preferus ke vi registriĝu kaj ni ne devu plu misuzi la diskutpaĝon de Yekrats (se jam, tiam prefere sekvafoje skribi en la mian). La demando estas interesa - mi kontrolis en PMEG kaj la respondo jenas:
  • "kiom" = "kiel multe"
  • eblas emfazi "kiom" dirante anstataŭe "kiom multe"
  • oni povas uzi "kiel multe", sed tiam tio ne estas emfazo, do egalas al "kiom"
Fonto: [1]

Alia amika atentigo: Oni diras ke homoj "povas" fari ion, ne ke homoj "eblas" fari ion. Goulo 08:43, 14. Feb 2006 (UTC)

Jes, tion mi ankaŭ ĉe vi jam plurfoje rimarkis, Yekrats. Ĝuste hieraŭ mi pensetis, kial vi faras tion, kaj verŝajne tio estas pro falsamikeco inter "ebli" kaj "to be able to" (mi tuj aldonu al la Listo de falsaj amikoj ;-). La ĝustaj paroj estas "ebli" = "to be possible" kaj "povi" = "to be able to", "can". Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:34, 14. Feb 2006 (UTC)

(Tabul)ludoj[redakti fonton]

Saluton!

Mi ĵus legis en via retpaĝaro, ke vi estas ludverkisto. Vere, mi faris kelkajn tabulludojn de mia infaneco. Mi tre ĝuas ludante ilin kun miaj geamikoj, kaj kelkfoje oni parolis al mi pri vendado de la ideo. Tamen, mi neniam serioze intencis sendi ilin al presistaro, kaj eble tio estas nur, ĉar mi neniam tion faris, kaj la procezo estas stranga por mi. Kion vi konsilas al mi? Kiel mi prezentu mian ludon al firmao? Dankegon! Eynar Oxartum 08:14, 29. Jan 2006 (UTC)

Dankegon pro viaj konsiloj! Ili estas tre valoraj. Cetere, mi neniam pensis pri ludverkistaj konkursoj. Estus tre interese partopreni! Ĝisojn :) Eynar Oxartum 09:50, 31. Jan 2006 (UTC)

Promeso ĉe PledgeBank[redakti fonton]

Saluton. Bonvolu atenti la paĝon Vikipedio:Promeso verki po 3 artikolojn tage, kiu donas instrukciojn pri kiel eki plenumadon de la promeso, kiun vi subskribis antaŭ iom da tempo ĉe PledgeBank. Dankon pro via kunlaboremo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:05, 30. Jan 2006 (UTC)

Saluton kaj gratulon pro viaj kontribuoj al la Promeso verki po 3 artikolojn tage! Estas ĝojige vidi, kiel pro tiu promeso ĉiutage aperas en la Vikipedio novaj artikoloj pri interesaj temoj. Mi atentigas vin, ke ekde kelkaj tagoj ekzistas aparta paĝo, en kiu oni povas sekvi (ofte ĝisdatigatajn) statistikojn pri la promesa projekto kaj pri la rezulto kiun ĝi alportadas al la Vikipedio. Vi povas kontroli, kiom multe da novaj artikoloj jam ekestis, kaj ankaŭ vi povas utiligi tiun paĝon por sekvi vian propran plenumadon de la promeso - la paĝo ĉiam diras, kiom multe da artikoloj estis promesitaj kaj kiom multe da tio vere estis kreita. Do ek, mi deziras al vi bonan amuziĝon verkante, kuraĝon kaj multe da tempo, ideoj kaj motivigo por la laboro. Dankon pro via ĝisnuna helpo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:35, 9. Feb 2006 (UTC)

Kiel vi elparolas la vorton en:Catechu? En la hungara ĝi nomiĝas katehu. Ĉu ĝi estu kateĉuo aŭ kateĥuo aŭ katekuo? urĝe Narvalo 21:03, 31. Jan 2006 (UTC)

Peto kaj diversaj[redakti fonton]

Saluton

Roka sito Dankon por bildo de roka sito.

Korzika sito aŭ kanada. Jes, vi pravas korzika sito estis longe konsiderata kiel subspecio de kanada sito simile kaj aliaj specioj.

Aliaj sitoj Peto

Ĉu vi povas traduki aliaj sitoj de en: kiu vivas en Norda Ameriko aŭ kiu estas en angla versio. Mi preparas informoj pri Sita ledanti kaj sita kruperi kaj estern rock nuthatch. Sed mi ne havas multe da tempo. dankon por respondo. Kaj persona demando. KIa estas via rilatoj al (?) de (?) birdoj? dankon Ĝis la reskribo

Erinaceto 10.Feb 2006

Ĉu vi rimarkis, ke aperis ebleco pri protekto de la paĝo kontraŭ neensalutintoj? Narvalo 17:13, 22. Feb 2006 (UTC)

Pri Ardennes[redakti fonton]

Estimata ! estas al mi ĉiam malagrable vidi iun retrofari kion mi mem iam faris inverse. Mi movis la eksan artikolon Ardennes al Ardennes (franca departemento) -- kiun cetere Maksim tre diskuteble movis mem al Ardennes (francia departemento). Sekve nun estas granda ĥaoso tiuflanke : vidu ligiloj al Ardennes !!! --- Tamen vi povintus supozi ke se mi movis tien estis pro iu prava kaŭzo -- nome ke laŭ mi Ardennes devus apartigilo al Ardennes (franca departemento) kaj Ardennes (montĉeno). Mi tre ŝatus ke vi iom pripensu tiajn aferojn antaŭ ol simple malfari tion kion iu alia vikipediisto iam faris. Dankas pro la atento Arno Lagrange  21:20, 26. Feb 2006 (UTC)

Ho Bonvolu ne tiom pardonpeti. Vi tute pravas ke apartigilo kun ligo al ne jam ekzistanta artikolo povas aspekti iom sensenca. Fakte mi kreis tion por paraleligi la artikolojn al la alilingvaj kie ekzistas tiuj du artikoloj kaj ties apartigilo. Tiel ĉiu artikolo interlingve ligiĝas al la responda artikolo. Ĉiam ĝenas min ke artikolo en iu lingvo ligas al apartigilo en alia lingvo kiam tio eviteblas. Arno Lagrange  08:11, 27. Feb 2006 (UTC)

Dankon por via bonvenado![redakti fonton]

Estas ĉiam tre agrable, esti bonvenata :-) -- 4lex 08:47, 8. Mar 2006 (UTC)

Forigismo[redakti fonton]

Vi namiĝis multajn artikolojn por forigismo, kaj vi ditas kio ili estas "tro mallonga". Si artikolo estas mallonga, faru lian longon! --4836.03 10:29, 11. Mar 2006 (UTC)


Mi petis denove permeson de ĈRI. Ili pli frue (antaŭ duonjaro) ne respondis (kaj same je miaj pluaj leteroj). Enle ankaŭ vi povus skribi kaj iu letero trafas la koncernulon. Narvalo 20:17, 18. Mar 2006 (UTC)

Ni eble atendu iom la respondon! Narvalo 20:45, 18. Mar 2006 (UTC)

Mi konstatis ke vi enmetis en Vieno (apartigilo) ke la rivero Vieno (rivero) fluas en la aŭtra urbo Vieno. Kie vi trovis tion ? Ĉu ne hazarde estus la rivereto Danubo kiu trafluus tiun vilaĝeton ? Laŭ mia humila scio la menciita rivero fluas en okcidenta Francio kaj enfluas en la riveron Luaro. Ĝi donis sian nomon al la samnoma departemento kies ĉefurbo estas Poitiers . Bonvolu kontroli viajn informojn antaŭ ol enmeti ilin en la vikipedion : iuj povus kredi ke tio kion ili legas tie estas vera. Dankas Arno Lagrange  06:25, 28. Mar 2006 (UTC)

Saluton Yekrats, se vi rekonos inde proponi iajn artikolojn pri ĉeĥaj esperantistoj, bonvolu trankvile listigi ilin en FA. Mi redirektas ĉion. Petro 31. Mar 19:47 (UTC)

René BALLEUX[redakti fonton]

Saluton Yekrats, bonvolu provi movi artikolon pri René BALLEUX al René Balleux. Kiam mi provas tion, aperas informo, ke ne eblas. Petro 10 apr 2006 19:22 (UTC)

Press contact[redakti fonton]

I'm not the media, I don't have any questions to ask about EO. I was just wanting to build up a database of knowledgable and friendly Wikipedians (or Vikipedians) on each project, who'd be willing to talk to the press about their project and their language. I'm basically looking for someone who's been on Wikipedia for at least a year, and has positively contributed to their language's community. Sysop status is a bonus. Would you be interested? I don't think we've had any eo press inquire so far, but if they ever did, would you be willing to chat with them? -- Zanimum 17:09, 12. Apr 2006 (UTC)

Mia diskutoj[redakti fonton]

Si ta plaĉas, metu miajn mesaĝojn sur mia paĝon por diskuton, ne metu ilin sur mian paĝon por mia vikipediista paĝon. Mi vi dankas. --4836.03 11:50, 25. Apr 2006 (UTC)

Mi vin pardonas. Mi ĝin forgesas ankaŭ. --4836.03 18:22, 7. Maj 2006 (UTC)

Dankon pro via messaĝo[redakti fonton]

Ĝi estas tre simpatia ! Svartkell 15:49, 2. Maj 2006 (UTC)

Hi. Do you can welcome me (using template:bonvenon)? Just a esthetical topic. Sorry for my poor english. --Slade 20:45, 3. Maj 2006 (UTC)

Mi forestos de la 17-a ĝis 24-a de junio. Ĉu vi povas pli ofte kontroli vandalismojn en tiu periodo? Narvalo 17:00, 14. Jun 2006 (UTC)

-- Jes. Nenia problemo. -- Yekrats 17:20, 14. Jun 2006 (UTC)

Saluton, vi ŝanĝis thumb|left|Charles Lemaire al right|200px|Charles Lemaire

Ĉu vi povas klarigi kial? Leĝo de enpaĝigo diras, ke foto de persono kiu rigardas dekstren, estu maldekstre en paĝo, kaj foto de persono kiu rigardas maldekstren, estu dekstre en paĝo, tiel ke la persono ĉiam rigrdu EN la paĝon kaj ne EL ĝi.

Krome vi forigis la subtekston. Nu, bone, ĝi ja ne estas esenca, ĉar ja ĉiu povas diveni, pri kiu temas. Tamen mi miras pri tiaj ŝanĝoj. PaulP 17:49, 14. Jun 2006 (UTC)

Ankaŭ mi ne planas militon. ;-) Mi nur scivolis, ĉu vi havas iujn kialojn pri kiuj mi ne konsciis. PaulP 13:47, 15. Jun 2006 (UTC)

Yekrats, ĉu vi opinias, ke paĝo pri London Stanstead Flughaveno estos edaktita? Kreis ĝin la sama "nonisto". Petro 27. Jun 2006 15:35 (UTC)


Halo, la birdojn mi verkas. Kiel mi promesis hieraŭ. Mi kreis ilin hieraŭ kaj signis per redaktata! Atendu iom!! Narvalo 16:27, 29. Jun 2006 (UTC) (hodiaŭ mi devis multe labori)

Nu, vi instigis tuj fini la tradukojn. Tiom tempokostis:) Narvalo 17:26, 29. Jun 2006 (UTC)

Mi ne uzas tiun skajpon. Narvalo 17:26, 29. Jun 2006 (UTC)

Kategorioj pri konstelacioj[redakti fonton]

Mi petas vin dume ne forigi malplenajn kategoriojn pri konstelacioj, ili estos uzataj baldaŭ kiam min finkreos artikolojn pri NGC** objektoj (nun mi atendas por ke oni faru 50000-an artikolon). Maksim 14:39, 30. Jun 2006 (UTC)

Dankon pro via atentigo pri vandalismo en mia paĝo.Roberto 19:09, 2. Jul 2006 (UTC)

Saluton! Mi ŝanĝis nur la titolojn. Zetey 17, 5. Julio 2006 (UTC)

Yekrats, mi enmetis en vian vikipediistan paĝon medalon. Se vi volos havi ĝin lokigita en alia loko, bonvolu fari tiel. Vikie Petro 9. Jul 2006 05:39 (UTC)

Kara, bv. ŝanĝi la titolon de la artikolo al Kazino, ĉar kasino ne ekzistas en Esperanto. Mi trovis tiun eraron nur hazarde, ĉar alia artikolo Portoroz enhavas ligon al kasino. Amike--Diddi 18:12, 24. Jul 2006 (UTC)

Dankon, Mi ne skrib bona Esperanto... Santista1982 01:32, 5. Aŭg 2006 (UTC)

Hey. Sorry I don't speak Esperanto (got better things to do than that), but why is Scots being referred to as "Scottish language"? Whoever did this is pig ignorant; the term "Scots" used like this refers to the form of English spoken in Scotland, compared with England. "Scottish language" equates to no modern language. c/f en:Scottish language. Since most Scots are not even aware that "Scots" is supposed to be a language, "Scottish language" will be understood as meaning Gaelic (btw until the end of the middle ages, this was known only as "Scottish" in English). I see I'm the second person to have a problem with this. As Esperanto is a made up language, you guys can't cite established usage. If you can cite any usage, then it'll be another ignorant mistake. Sorry if I seem rude, but the mistake is offensive. -- Terminator IV 18:55, 7. Aŭg 2006 (UTC)

I just responded on the talk page. You might have some idea why it's offenive now; if you want to get more offense, call Hiberno-English Irlanda lingvo and merge all the Gaelics. Hiberno-English does not equal "Irish language" and "Scots" does not equal "Scottish language". As for the website; the writers blundered, it happens. Maybe it was just thoughtless, maybe they were POV pushing, I dunno. What I do know is that their usage does not correspond to English or Gaelic language usage, so is a product of their own translatory initiative. How about "Scota Gaela Lingvo" and "Scota Angla Lingvo" (i dunno about word order in Esperanto, and i'm assuming adjectives work in a way similar to Latin)? -- Terminator IV 15:12, 8. Aŭg 2006 (UTC)

Plibonigo de mia proklamo[redakti fonton]

Mi dankegas ke vi plibonigis mian anglalingvan kandidatan proklamon. Mi malpli hontos pro mia fripona gugla -pigra- traduko. Arno Lagrange  22:38, 14. Aŭg 2006 (UTC)

Forigo de klasifiko[redakti fonton]

Kial vi forigis la klasifkajn informojn ĉe klaŭnfiŝo ? Tiam longe kiam ne estas slipo kun tiaj informoj, estas preferinde havi tiun malnovforman informon ol neniun. Arno Lagrange  07:08, 23. Aŭg 2006 (UTC)

Caill estas vorto en la kimra lingvo kiu signifas Testiko. Mi trovis ĝin ĉe http://www.cs.cf.ac.uk/fun/welsh/LexiconForms.html. Por uzi ĝin vi devas jam scii la anglan sed preskaŭ ĉiu jam havas vortaron por traduki anglen.

Vi eraras: Karolo PIC estas lingve malĝusta, ankaŭ tiel superflua. Ĉiu nomo kun majusklo - ĉefe nekonatuloj - superfluas. Narvalo 18:28, 29. Aŭg 2006 (UTC)


Laŭ mi la artikolo pri hamstroj plibonigendas. Bonvolu diri al mi, kio estas "ursa hamstro". Ĉu vi havas latinan/sciencan nomon? Ankaŭ devus aldoniĝi la nanohamstroj aŭ fodopoj (Phodopus). Cetere mi ne samopinias pri la priskribo de la "ora hamstro." Kiel videblas sur la foto ĝi povas havi ankaŭ aliajn kolorojn. Kaj mi ne ŝatas la vortumon "viva ludilo de infanoj". Calfi 20:54, 9. Sep 2006

Saluton, Yekrats! :-) Ĉu vi bonfartas? Mi esperas jes. Mi vidis, ke vi formetis la ŝablonon {{forigu|}} el artikoloj, kiuj estas certe maldecaj. Kial vi faris tion ĉi? Mi demandis bonkore ĉar mi estas preskaŭ komencanto en Vikipedio (Esperanta); mi jam kontribuis Vikipedion, sed ne konas tute ĝiajn regulojn. Pri tiuj artikoloj pri Machado de Assis, iuj estas multe maldecaj dum unu alia ne estas tute tiel.

Pri la multe maldecaj, kiel la korekta nomo de tiu brazila verkisto estas Joaquim Maria Machado de Assis, mi opinias, ke almenaŭ la tri artikoloj Manuel Maria MACHADO DE ASSIS, Manuel Maria MACHADO de ASSIS kaj Manuel Maria Machado de Assis devas esti forigitaj (aŭ, por diskuto, almenaŭ forigota). Neniu serĉos tiujn ĉi formojn (ĉar ili estas eraraj kaj ĉar la verkisto estas pli kaj preskaŭ nur konata kiel Machado de Assis). Cetere, mi jam ŝanĝis tutajn artikolojn, kiuj alportis iun eraran formon, do ne estas motivo por konservi tiujn artikolojn.

Pri MACHADO de ASSIS, ĝi ne estas severe erara, sed mi opinias, ke tiu ĉi formo malelegantigas nian artikolaron (kaj ĝi estas praktike senbezona ĉar oni ne serĉas artikolojn per majusklaj literoj, ĉu ne?).

Kore kaj samideane. Fernando Maia Jr. 09:29, 13. Sep 2006 (UTC)

Saluton, Yekrats! Mi vidis, ke vi forigis la erarajn artikolojn. =) Dankon! Ĉu vi malmulte konas tiun verkiston? Estas iujn verkojn liajn en Esperanto. Poste mi parolos plu al vi pri li. Machado de Assis estas unu el la plej gravaj brazilaj verkistoj. =) Amike. Fernando Maia Jr. 00:26, 20. Sep 2006 (UTC)

Saluton, Scott. Mi faris, ĉar mi vidis tion en artikolo, sed nun forviŝos! Amike, -- Bea 13:41, 20. Sep 2006 (UTC)

Saluton Scott, ĉu vi povus removi la artikolon pri Divizia generalo Karel Husárek al nova titolo Karel Husárek? Mi ne povas, ĉar tio estas redirektilo kaj ne estas ebiligite al mi removi ĝin. Dankon. --Petr Tomasovsky 18:20, 20. Sep 2006 (UTC)

Datoj en Esperanto[redakti fonton]

Atentu, ke ekzistas konvencio pri uzo de prepozicioj kun datoj kaj horoj en Esperanto. Oni diras "la duan", kiam parolas pri la datoj, kaj "je la dua", kiam parolas pri horoj. Tial estas bona ideo konsekvence uzi formojn "naskiĝis la 23-an de junio" anstataŭ "je 23-a de...". Estas aparte oportune, ke ĉiuj formoj "N-an de monato" estas pretaj alidirektiloj (la 20-an de majo gvidas al 20-a de majo). - Bondezire, Slavik IVANOV 11:39, 10. Nov 2006 (UTC)

Dankon pro la bonvenigo. Sok Na Men Sui Lui 00:09, 1. Dec 2006 (UTC)

Tro mankas informoj.[redakti fonton]

Saluton al Yekrats, — En la frazo Tro mankas informoj. la subjekto estas informoj pro la karaktero de la verbo manki, kiu sintakse similas al la angla verbo to be absent. Do, manki funkcias simile al pezi, foresti, multi, plaĉi, necesi (k.m.a.), kaj ne al la verboj havi, malhavi, ŝati, bezoni. Ekzemploj kun relative laŭvortaj tradukoj:

  • (Al mi) tre pezas la informoj. The info really weighs me down.
  • Tro ofte forestas informoj. The info is too often absent.
  • Tro multas la informoj. The info is excessive. There is too much info.
  • (Al me) tre plaĉas la informo. The info really pleases me.
  • (Por tiu celo) necesas (pli da) informo. More info is necessary.
  • (Al ĝi) tro mankas informoj. Info is excessively lacking, or It needs info, I mean like totally!. :-)
  • Al mi tro mankas Maria. Maria is lacking (=absent), or I miss Maria.

Kontraste al:

  • Mi malhavas informon.
  • Mi ŝatas la informon.
  • Mi bezonas pli da informo.

En la unua grupo, mencii la spertanton (al mi, ktp) estas opcia. En la dua grupo, la spertanto (mi) devas esti la subjekto.

Amike, Bill O'Ryan O'RyanW ( ) 20:05, 2. Dec 2006 (UTC)

Sed kial tiel kutimas skribi la subjekton post la verbo en tiaj ekzemploj? Kompreneble ne endas skribi la subjekton antaŭ la verbo, tamen subjekto-verbo-objekto estas pli normala, kaj ĝenerale estu iu kialo por ŝanĝi ĝin (ekzemple emfazo). Mi kredas, ke eble oni pensas pri ekvivalenta frazo en E-o aŭ alia lingvo, en kiu la substantivo ja estas la objekto — do oni skribas "al mi plaĉas la informo" ĉar oni pensas pri "mi ŝatas la informon" aŭ (angle) "I like the info". Pli natura estus "la informo plaĉas al mi", ĉu ne? Sui Lui Sok Na Men 23:24, 2. Dec 2006 (UTC)

Kaj saluton al Sui Lui (se vi bonvenus lasi min vin tiel mallongigi)! Mi antaŭpetas pardonon de Yekrats pri la longeco de mia respondo.

Bona kaj interesa demando! La mallonga respondo por la nuna frazo (Al ĝi) tro mankas informoj, estas:

  1. La vorto ĝi estas unusilaba kaj pronomo. Unu silabajn vortojn kaj aparte pronomojn (o)ni evitu meti ĉe la fino de la frazo, krom se (o)ni volas meti fortan emfazon sur tiun mallongan vorton. Ekz: Informoj mankas al mi (anstataŭ al ŝi); Nu, la filmo plaĉas al mi. (mi ne scias pri aliaj). En tiaj situacioj la fino de la frazo povas esti la plej bona loko por la pronomo.
  2. Pli ĝenerale, oni preferas prokrasti en frazo la pli longajn elementojn. Ekz: La filmo plaĉis al asembleo de deputitoj senditaj de la dudek kvin plej grandaj ... preferindas ol: Al asembleo de deputitoj senditaj de la dudek kvin plej grandaj ... plaĉis la filmo, krom se (o)ni volas emfazi la vorton filmo.
  3. En multaj lingvoj, inkluzive bonstilan Esperanton, oni ĝenerale komences asertojn per "malnova konata informo" kaj finas per "nova informo". Do, ekzemple, responde al la demando, Kiun filmon spektis Maria hieraŭ en la Kinejo Zamenhof'? mi povus respondi plenfraze per En la Kinejo Zamenhof hieraŭ spektis Maria la filmon, "Inkubo". Sed mi apenaŭ povas imagi respondi per, Maria spektis la filmon, "Inkubo" en la Kinejo Zamenhof hieraŭ. kio eksterkontekste estus normala angla vortordo. Kial? La petita (nova) informo estas kiun filmon, do la filmon "Inkubo". Ĉio alia jam troviĝanta en la konteksto (ĉi-kaze en la demando) estas "malnova aŭ konata informo". (Flanke, kiel respondo al la demando, tiu dua ordo impresas min eble robotece, eble infanece, sed certe enuige.:-))

Re al la diskutata frazo: (Al ĝi) tro mankas informoj. La vorto ĝi aludas al mallonga forigenda artikol-ĝermeto. Tio estas malnova informo, tiel malnova, tiel konata, ke dum iom da tempo mankis al la frazo la vortparo al ĝi: Tro mankas informo. Do, ĉi-fraze, al ĝi ne aperu ĉe la fino, ĝi aperu ĉe la komenco, aŭ proksime al la komenco. La vortoj tro mankas informoj ja prezentas novan informon, do ili venu laste. La vortordo Al ĝi informoj tro mankas eble egale bonas: informoj kaj tro mankas egale longas/pezas, kaj ili estas eble egale novecaj. Tamen ekzistas ankaŭ alia stil-principo, ke:

4. Ĉiu vorto staru proksime al la vortoj al kiu ĝi sintakse ligiĝas. La verbo manki ligiĝas rekte kaj al informoj kaj al al ĝi, sed informoj havas nenian rektan sintaksan ligon al al ĝi. Laŭ tiu principo, la verbo emus troviĝe meze de la frazo.

Ĉu tiuj principoj (kaj ekzistas ankaŭ aliaj — vidu Plena Analiza Gramatiko §272-274 por mallonga superrigardo) povas havi interkontraŭajn efikojn? Sufiĉe ofte jes. Tiam oni pesas (ofte subkonscie) kio plej gravas por subteni la stilan celon.

Kion mi faris supre en la antaŭa mesaĝo?

Mi laŭis la donitan modelon: (Al ĝi) tro mankas informoj.

Kial mi metis al ĝi ĉe la komenco? Vi pravas, ke mi tie influiĝis de la formo de (misa) frazo trovebla en antaŭa redakto de la mesaĝo: Ĝi tro mankas informoojn. Kvankam la frazo eraris sintakse, la malfina pozicio de ĝi tute taŭgis, ĉar: 1) temas pri pronomo, 2) temas pri unusilaba vorto, 3) temas pri rekta malnovaĵo. O'RyanW ( ) 04:22, 3. Dec 2006 (UTC)

Jen mallonga respondo, por danki al O'RyanW pro la interesa diskuto - kaj mi esperas ke la diskuto interesas ankaŭ Yekrats, kies diskutpaĝo estas ĉi tio. Interese, ke vi konsideras la finon de la frazo emfaza — mi iom supozis male, ke oni interpretu la komencon emfaza, sed mi ne estas spertulo pri tiaj aferoj. Ho, kaj responde al via demando: jes vi rajtas nomi min Sui Lui. Sok Na Men Sui Lui 20:14, 4. Dec 2006 (UTC)

Mi transloĝigis la dikuton al: Sui Lui Dankon al Yekrats pro la spacoprunto. O'RyanW ( ) 03:41, 8. Dec 2006 (UTC)

Nenia problemo. -- Yekrats 11:39, 8. Dec 2006 (UTC)

Karlstad[redakti fonton]

Vi viŝis mian sugeston ke oni forigu aŭ plibonigu la artikolon Karlstad. Ĉu vi intencas fari unu el tiuj du? Aŭ ĉu mia sugesto estis ial malkonvena? Dankon. Sok Na Men Sui Lui 13:12, 11. Dec 2006 (UTC)

Multan dankon pro via respondo. Mi demandis al mi, ĉu mi iel miskomprenis kiel oni uzu la liston de forigindaj paĝoj. Sed ĉar la forigo de mia sugesto estis malintenca, mi remetos ĝin. Cheers, Sok Na Men Sui Lui 14:56, 11. Dec 2006 (UTC)

Feliĉan kaj ĝojan Kristnaskon deziras al vi --Petr Tomasovsky 09:21, 24. Dec 2006 (UTC)