Václav Halíř

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Halíř
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1926 (1926-09-28)
en Žeravice
Morto 22-an de marto 1999 (1999-03-22) (72-jaraĝa)
en Brno
Tombo Centra Tombejo en Brno
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Janáček Academy of Music and Performing Arts
Okupo
Okupo operkantisto • concert singer
vdr

Václav Halíř (naskiĝis la 28-an de septembro 1926 - mortis la 22-an de marto 1999) estis ĉeĥa operkantisto, basulo, amiko de Esperanto.

Li naskiĝis en Žeravice (proksime de Přerov), kie la 28-an de septembro 2006 estis malkovrita por li memortabulo okaze de lia ne ĝisvivita 80-jariĝo.

Li studis konservatorion kaj JAMU en Brno. Ekde 1953 li fariĝis solisto de operejo Janáček en Brno, kie li kantis multajn rolojn. Li ankaŭ koncertis. En 1954 li akiris unuan premion inter basuloj en la konkurso de la muzikfestivalo Praga Printempo. Li ankaŭ ŝatis interpreti popolajn kantojn. Liaj plej gravaj roloj estis en la operoj de Leoš Janáček: Dikoj, Arbarestro, Paroĥestro, D-ro Kolenatý, Vilaĝestro.

Václav Halíř kune kun sia edzino Helena Supová-Halířová kaj aliaj kolegoj ofte koncertis ankaŭ por esperantistoj en la Esperanto-klubo de Brno kaj ankaŭ en Prago dum la 81-a UK 1996. Multajn ariojn li kantis esperantlingve, kutime en tradukoj de Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr.

Lia voĉo estis konservita en registro de Jenůfa, opero de Leoš Janáček.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]