Varango

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo varango origine venas el ŝipkonstruado. Ĝi signifas ŝip-ripon aŭ specife ties suban parton, kiu estas ligita al la kilo.

Varango estas esenca konstruparto por plifortigi la trunkon (hulon) de boatoj, ŝipoj, aviadiloj kaj aliaj veturiloj.

Oni distingas laŭ la orientiĝo rilate al hulo kaj kilo transversajn respektive laŭlongajn varangojn.

Necesas fikse interligi la varangojn, por ke la hulo estu laŭeble stabila kontraŭ torsiaj fortoj.

Varangoj por ŝip- kaj boat-konstruado klasike estas el ligno. Dum longa tempo oni ankaŭ uzis lignon por aviadilaj varangoj. Hodiaŭ oni ĉefe uzas ŝtalon por grandaj ŝipoj (komercaj kaj militaj), dum oni uzas aluminion por aviadiloj kaj rapidegaj sportboatoj (ekz-e katamaranoj). Depost la fino de la 20a jarcento oni pli kaj pli uzas karbonfibrajn lamenaĵojn.

La konstruado per varangoj rezultigas multe pli malpezajn veturilojn kompare al masiva konstruado (ekzemple en trunkoboatoj.