Varberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Varberg, havenurbo en Svedio, estiĝis ĉirkaŭ fortikaĵo, kies la plej malnova parto devenas el la 13-a jarcento. Ĝi situas en regiono Halland, proksimume 85 km sude de Göteborg. La urbo havas ĉirkaŭ 53.000 loĝantojn. Ekde duono de la 11-a jarcento Halland estis dana gubernio. Grafo el Halland reprezentis danan ŝtaton. En la paso de jarcentoj Halland kaj kun ĝi ankaŭ Varberg apartenis alterne al Danio kaj Svedio. Ekde fino de la tridekjara milito ĝis la jaro 1645 gubernio Halland apartenas al Svedio. En la 14-a jarcento la fortikaĵo en Varberg transiris en la manojn de sveda reĝo Magnus Erikson, kiu alikonstruinte ĝin al reĝa burgo kreis el Varberg potenceman centron. Nun ĉi tie troviĝas muzeo, restoracio kaj kafejo.

Industria revolucio de la 19-a jarcento kaj en la paso de la 20-a jarcento aportis al Varberg evoluon de industrio, en Varberg estis haveno, ŝipfarejo kaj fervojo kontribuis al granda evoluo de komerco. Oni eksportis de ĉi tie metalurgiajn produktojn, ŝtonon, sed ankaŭ grenon kaj produktojn de agrikultura produktado. Ĉi tie estis ankaŭ malgranda fabriko, fabriko por mebloj, evoluis metioj.

Banlokaj aferoj komencis en Varberg sian tradicion jam antaŭ 180 jaroj. La unuaj publikaj banlokoj estis konstruitaj en proksimeco de la haveno jam en jaro 1822. Krizo de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento dampis la industrian evoluon, malaperis la ŝipfarejo. La urbo aliorientiĝis ĉefe al servoj, evoluas plu banlokaj aferoj, vojaĝtrafiko kaj informatiko.

Urbo Varberg konstruis universitaton por klerigado de fakaj meneĝeroj en la vojaĝtrafiko kaj banlokaj aferoj kaj la universitato estis inaŭgurita en septembro de 2003.