Vasad (Pest)
Vasad (vaŝad) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Monor. Ne miskomprenu pri Vasad vilaĝo en Transilvanio.
Bazaj informoj
- 47° 19′ 12″ N 19° 24′ 32″ O / 47.32000 °N, 19.40889 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 12″ N 19° 24′ 32″ O / 47.32000 °N, 19.40889 °O (mapo)
- Areo:33 km²
- Loĝantaro:1700
- Poŝtkodo: 2211
- Telefonprefikso: 29
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, urbo Monor kaj tie la fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Cegléd-Szolnok estas proksime. Budapeŝto troviĝas je 38 km-oj.
Historio
La komunumo estis kunvilaĝo de Nyáregyháza ĝis 1923, poste Vasad memstariĝis.
Vidindaĵoj
Vidindaĵoj estas romkatolika kapelo, kastelo de Szemző (semzO) kaj nobeldomo de Möller. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1904.