Nyáregyháza
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun Nyíregyháza!
Nyáregyháza (njAredjhAza) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Monor. Ne miskomprenu pri urbo Nyíregyháza. La loknomo signifas poplo-eklezio.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo:32 km²
- Loĝantaro:3740
- Poŝtkodo: 2723
- Telefonprefikso: 29
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, urbo Pilis kaj tie la fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Cegléd-Szolnok estas proksime. La ĉefurbo estas je 40 km-oj.
Historio [redakti]
Dum la historio la bienoj apartenis al familio Nyáry (njAri) (=popla). La komunumo nur fine de la turka erao senhomiĝis. Tie naskiĝis politikisto Pál Nyáry, partopreninto de la revolucio kaj liberecbatalo 1848-1849 kaj tie vivis populara aktorino Sári Fedák en la 1950-aj jaroj.