Vaslui
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Se vi serĉas informojn pri rumana distrikto, vidu la paĝon distrikto Vaslui. |
| Vaslui | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Rumanio | ||
| Distrikto | distrikto Vaslui | ||
| Urbestro | Vasile Pavăl | ||
| Poŝtkodo | 731018 | ||
| Retpaĝaro | www.primariavaslui.ro | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 70.571 | ||
| Geografio | |||
|
|
|||
| Alto | 110 m | ||
| Areo | 68,44km² | ||
|
|
|||
Vaslui estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto en Rumanio.
Ĉe la censo de 2002 Vaslui havis 70.571 loĝantojn; en 2007 oni taksis 70.302. Administre ĝi ampleksas Bahnari, Brodoc, Moara Grecilor, Rediu kaj Viișoara.
La unua dokumenta mencio de la urbo okazis en 1435, kiam Iliaș la 1-a iĝis kunprinco de Moldavio. Malgraŭ bona natura protekto de ĉirkaŭaj montoj la urbo en 1439 kaj 1440 estis konkerita kaj forbruligita de tataroj. La 10-an de januaro 1475 proksime okazis la batalo ĉe Vaslui (ankaŭ batalo ĉe Podul Înalt), en kiu Stefano la Granda venkis la trupojn de la Otomana Imperio.