Verda Koro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verda Koro
Regiono

LandoNederlando
- koordinatoj52° 6′ 45″ N, 4° 42′ 3″ O (mapo)52.11244.7008Koordinatoj: 52° 6′ 45″ N, 4° 42′ 3″ O (mapo)


Verda Koro (Tero)
Verda Koro (Tero)

Verda Koro (Nederlando)
Verda Koro (Nederlando)
DEC
Verda Koro
Verda Koro

Map
Verda Koro
Vikimedia Komunejo:  Groene Hart [+]
vdr

La Verda Koro (nederlande Groene Hart) estas relative maldense loĝata torfeja areo ene de la nederlanda Randstad. Ĉirkaŭ la Verda Koro estas Roterdamo, Hago, Zoetermeer, Leiden, Haarlem, Amsterdamo kaj Utrecht. Ene de la Verda Koro estas kelkaj pli malgrandaj urboj, sed ankaŭ kelkaj mezgrandaj urboj (kun 50.000 ĝis 100.000 loĝantoj) kiel Alphen aan den Rijn, Gouda kaj Woerden. Gooise Meren, Hilversum kaj Nieuwegein ne troviĝas en ĝi, sed nur najbaras al ĝi. La areo estis nomumita Nacia Pejzaĝo.

La areo devas reprezenti kontraŭpezon al la dense loĝata urba ringo, kun agrikulturo, naturo kaj loka distro la ĉefaj parametroj.

La Verda Koro estas riĉa je akvo. La Langeraarse Plassen, Nieuwkoopse Plassen, Reeuwijkse Plassen kaj la Braassemermeer situas ĉi tie. Krome fluas ĉi tie la Hollandse IJssel, la Oude Rijn, la Lek, la Aar kaj la Gouwe, kaj ankaŭ iuj pli malgrandaj riveroj kiel la Vlist, la Loet, la Rotte kaj la Meije.