Verduno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri franca urbo. Pri aliaj lokoj de la sama nomo temas artikolo Verduno (apartigilo).

Verduno
france: Verdun
urbo
Verdun 4juni2006 033.jpg
Verduno
Blason Verdun 55.svg
Blazono
Oficiala nomo: Verdun
Ŝtato Flago de Francio  Francio
Regiono Loreno
Departemento Meuse
Arondismento Verduno
Historia regiono Libera regna urbo
Riveroj Mozo, Scance
Situo Verduno
 - alteco 217 m s. m.
 - koordinatoj 49°09′39″N 05°23′18″E  /  49.16083°N, 5.38833°O / 49.16083; 5.38833 (Verduno)
Plej alta punkto
 - alteco 330 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 194 m s. m.
Areo 31,03 km² (3 103 ha)
Loĝantaro 18 291 (2011)
Denseco 589,46 loĝ./km²
Urbestro Arsène Lux
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 55100
INSEE 55545
Aŭtokodoj 55
Situo kadre de Verduno de Francio
ButtonRed.svg
Situo kadre de Verduno de Francio
Situo kadre de Verduno de Loreno
ButtonRed.svg
Situo kadre de Verduno de Loreno
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Verdun
Retpaĝo: verdun.fr
Verduna citadelo

Verdun estas franca urbo, lokiĝas en la departamento Meuse kaj en la regiono Loreno. Ĝi estas ĉefurbo de arondismento. Ĝiaj loĝantoj nomiĝas Verdunois en la franca lingvo.

Ĝi estas subprefektejo de la Franca departemento Meuse kun Commercy.

Situo[redakti | redakti fonton]

Verdun-on trafluas rivero Meuse, en Esperanto nomata Mozo. Ekde Verduno la rivero estis navigebla ĝis Norda Maro.

Ĝis 1970 la oficiala nomo de la urbo estis Verdun-sur-Meuse (Verdun ĉe Mozo).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de la urbo datiĝas el la 3-a jarcento kiel Virodunum. Dun estas kelta vorto kiu signifas fortikaĵo kaj ver estas verŝajne eŭska vorto por vadejorivero.

La traktato de Verdun estas internacia jura akto redaktita je la 11-an de aŭgusto 843.

La urbo estis komerca. Oni vendis sklavojn al islama Hispanio Estis verduna komercisto kiu kuniris Johano de Gorzo en Kordovo en 953.

Verduno estas fama pro batalo, kiu okazis dum la Unua Mondmilito, dum dek monatoj de 1916.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Eĉ kun nur ĉ. 20.000 loĝantoj Verdun estas la urbo kun la plej granda loĝantaro en ĝia departamento.