Johano de Gorzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano de Gorzo
Eltiro de la Vita Johannis Gorziensis
Eltiro de la Vita Johannis Gorziensis
sankta
Naskiĝo apud 905 en Vandières, Loreno, Francio
Morto 7-a de marto 974 en Gorzo, Loreno, Francio
Festotago 27-a de februaro
v  d  r
Information icon.svg

Johano de Gorzo (naskiĝis ĉ. 905, mortis la 7-an de marto 974) estis abato de Gorzo (abatejo apud Metz) kaj estas franca aŭ germana sanktulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la vilaĝo Vandières, Loreno. Liaj gepatroj estis servuloj sed ne malriĉaj. Li ricevis bonan edukadon.

Abato de Gorzo[redakti | redakti fonton]

En 934 Adalbero, episkopo de Metz (929–962), alvokis Johanon kun Einold por reformadi la abatejon de Gorzo.

Misio en Andaluzio[redakti | redakti fonton]

En 953, li ambasadoris por la tiama reĝo de Italio kaj posta imperiestro de la Sankta Romia Imperio Oto la 1-a ĉe la kalifo de Kordovo, Abd ar-Rahman la 3-a, kaj ties reprezentanto Ĥasdaj ibn Ŝaprut.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

L'abbaye de Gorze au Xe siècle 1994 ISBN 2-86480-681-9