Vermuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezento de diverskoloraj vermutoj

Vermuto (france: vermouth) estas likvora vino gustigita per aromaj plantoj kaj spicherboj.

La trinkaĵo ekestis en Francio dum la 18-a jarcento kaj estis inspirita laŭ germana fortigita vino kun artemizio (artemisia absinthium), kiu en la germana lingvo nomiĝas Wermut. Artemizio estas spicherbo kiu estas uzata dum la distilado de absinto. Aliaj spicherboj kiuj povas esti aldonataj estas timiano, kinino kaj vanilo. En kelkaj kazoj oni povas ankaŭ aldoni sukerojn aŭ acidojn. La diversaj spicherboj origine estis uzataj por plibonigi la guston de la malmultekostaj kaj ĝenerale junaj vinoj.

Vermuto estas multe trinkata kiel aperitivo kaj digestigilo, la alkoholelcento ordinare estas ĉ. 15%. Tamen estas pli malmultekostaj vermutoj sur la merkato kun malpli da alkoholo. Pro la konkurenco la fabrikantoj ne publikigas kiujn spicherbojn ili uzas dum la produktado.

Estas kvar specoj de vermuto ordigitaj de dolĉa (po 130 gramoj da sukero je litro), nedolĉa aŭ seka (po 30 gramoj da sukero je litro) al sekega (malpi ol 30 g/l):

  • blanka : fruta, leĝera kaj refreŝiga; povas esti miksata kun gasakvo, limonadofruktsuko (itale: bianco),
  • ruĝa : ofte trinkata kiel aperitivo, amardolĉa spica gusto (itale: rosso),
  • seka : kiel bazo por kokteloj (ekz. Martini), blanka, ŝaŭma, maksimume 5% da rezidua sukero, plejofte kun alkoholelcento de 18%,
  • franca (ekz. Noilly Prat, Byrrh).

La plejmultajn vermutojn oni produktas en Italio. La plej grandaj produktantoj troviĝas en la provinco Torino. Unu el ili, Martini & Rossi, tiel famiĝis, ke por multaj homoj la vorto martini estas sinonimo por vermuto, sed ekzemple Noilly Prat en Marseillan produktas mondfaman francan vermuton, kaj ankaŭ en Bulgario oni produktas vermuton.

Aliaj konataj markoj: Cinzano, Campari, Picon kaj Suze.